Saltu al enhavo

Lilieca anteriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anthericum liliago
Lilieca anteriko
Lilieca anteriko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae
Genro: Anteriko Anthericum
Anteriko lilieca
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lilieca anteriko, latine Anthericum liliago, estas specio el familio Asparagacoj.
Temas pri plurjaraj herboj, kiuj altas ĝis 60 cm. La folioj estas tre stretaj, kun pinta fino. La infloresko estas simpla grapolo de brilblankaj floroj, kiuj larĝas 20-35 mm.
Tiu planto kreskas en varmaj, sufiĉe sekaj lokoj, kiel magraj herbejoj kaj maldensaj arbaroj de granda parto de Eŭropo.
La specia nomo (epiteto) de tiu planto venas de ĝia aspekto de "miniatura" blanka lilio.

Fruktoj (kapsuloj).