Lina Schneider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lina Schneider
Persona informo
Lina Schneider
Naskonomo Lina Weller
Naskiĝo 15-an de januaro 1831 (1831-01-15)
en Vajmaro
Morto 1-an de septembro 1909 (1909-09-01) (78-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo Wilhelm Berg vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lina Schneider, germana verkistino 1888

Lina SCHNEIDER (fraŭline Weller; naskiĝinta la 15-an de januaro 1831 en Vajmaro, mortinta la 1-an de septembro 1909 en Kolonjo) estis germana verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schneider jam frue faris literaturajn studojn kaj venis en 1852 pro nupto kun la operkantisto Karl Schneider (+ 1882) al Roterdamo kie ŝi aranĝis sukcesajn publikajn prelegojn pri la germana literaturo. Atentigite je la hindia literaturo ŝi eklernis la malajan lingvon. Laŭ la nederlanda versio ŝi publikigis »Aus dem indischen Leben«, »Ostindische Damen und Herren«, »Erinnerungen aus der Laufbahn eines indischen Offiziers« i.a.

Danke al la mezaltgermana lingvo ŝi malkovris la trezorojn de la meznederlanda lingvo liverante malprozan tradukaĵojn de al poemo »Beatrijs« el la 15a jarcento. Krome ŝi aperigis germanan prilaboron de la fama literaturhistorio de Willem Jozef Jonckbloet »Geschiedenis der Nederlandsche letterkunde« (sub la pseŭdonimo Wilhelm Berg, Lepsiko 1870–72) kaj la tekston por »Bonifacius«, oratorio de Willem Nicolaï. En Kolonjo, kien ŝi iris en 1872, ŝi estris la Viktoria-Liceon. Ŝi ankaŭ interesiĝis pri natursciencoj.

En 1872 oni nomumis ŝin honoran membron de "Maatschappij van nederlandsche letterkunde" en Leiden kaj en 1873 ŝi ricevis de la registaro la "Grandan oran meritmedalon". Nur poste aperis ankoraŭ: »Frauengestalten der griechischen Sage und Dichtung« (Leipzig 1879), nova literaturhistorio »Geschichte der niederländischen Literatur« (Leipzig 1887) sur bazo de antaŭlaborado de Ferdinand von Hellwald kaj »Großmutterlieder« (Munkeno 1903).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schneider, Frau Lina. Ĉe: Sophie Pataky: Lexikon deutscher Frauen der Feder. Band 2, Berlin 1898, p. 260–261, ĉe Zeno
  • Jahrbuch der Kölner Blumenspiele 11, Agrippinae 1909, p. 326–340
  • Taco H. De Beer: Levensbericht van Lina Schneider. 15 januari 1831–1 september 1909. Ĉe: Jaarboek van de Nederlandse Maatschappij der Nederlandse letterkunde (1910), p. 137–144 DBNL
  • Fritz Zilcken: Schneider, Lina. Ĉe: Biographisches Jahrbuch und Deutscher Nekrolog 14, 1912, p. 163–164

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 17. Lepsiko 1909, p. 925-926 (interrete ĉi tie)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]