Lingva imperiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio lingva imperiismo esprimas sistemecan strebadon favori respektive konservi pere de politikaj, ekonomiaj kaj/aŭ kulturaj rimedoj la dominadon de unu lingvo en interetna komunikado.

Lingva imperiismo "implicas la transigon de dominanta lingvo al aliaj popoloj. La transigo estas esence demonstro de potenco - tradicie de milita potenco, sed en la nuntempa mondo ankaŭ de ekonomia potenco - kaj kutime la transigon de la lingvo akompanas transigo de aspektoj de la dominanta kulturo." (el artikolo de Gerald Knowles en Encyclopædia Britannica).

Al tio ligiĝas la tezo, ke tia privilegia rolo de unu lingvo sekvigas malavantaĝojn por alilingvaj individuoj, socioj kaj kulturoj.

Lingva imperiismo estas ofte vidata kiel interrilatanta kun la kultura imperiismo. La nocio estas aplikata en kulturpolitikaj kaj lingvosciencaj diskutoj ekde la fruaj 1990-aj jaroj, kiam ĝi komencis altiri la atenton de fakuloj pri aplikata lingvistiko, interalie fare de Robert Phillipson, kiu publikigis libron sub la sama titolo en 1992. Tiu libro kondukis al multe da debato pri la meritoj kaj mankoj de la teorio. Phillipson trovis atakojn al la lingva imperiismo ekde naziaj kritikoj kontraŭ la British Council kaj sovetiaj analizoj de la angla kiel lingvo de la monda kapitalismo kaj monda dominado.

En la okuloj de kritikantoj "lingva imperiismo" estas politika slogano, kvazaŭ paralelaĵo de "kontraŭimperiismo". Oni pridisputas interalie, ĉu la tutmonda disvastiĝo de la angla estas atribuenda al altrudo de ĝi al nedenaskaj uzantoj ĉu al ĝia memvola alproprigo fare de ili.

Anglalingva imperiismo

estas laŭ Phillipson:

"la domineco (de la angla lingvo), kiun pretendas kaj konservas influ-elito kaj daŭra reproduktado de strukturaj kaj kulturaj neegalecoj inter la angla kaj aliaj lingvoj".

Literaturo

  • Robert Phillipson:"Linguistic imperialism", Oxford University Press, 1992
  • Robert Phillipson:"English-Only Europe? - Challenging Language Policy",
    Unua eldono 2003 Routledge, London / New York
    esperantlingve "Ĉu nur-angla Eŭropo?- Defio al lingva politiko"
    en traduko de István Ertl (Rotterdam : UEA, 2004)
  • Robert Phillipson: :"Linguistic imperialism continued", Routledge, London, 2009

Komparu kun

Lingva ŝovinismo ~ Lingvocido ~

Vidu ankaŭ