Liszó
Aspekto
Liszó [lisO] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 26 km²
- Loĝantaro: 430
- Poŝtkodo: 8831
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46°21′51″N 17°00'20″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Liszó situas en Montetaro Zala sur ebenaĵo ĉe 248 m-ojn alta monto, laŭ rojo, fine de sakovojo. Nagykanizsa troviĝas 12, Csurgó 17, Zalakaros 28, Zalaegerszeg 60, Budapeŝto 218 kilometrojn [1][rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1295 laŭ tiama hungara ortografio "Lyzou". En la 16-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiun kroatoj rehomigis ekde 1718. Vilaĝservoj estas municipa administracio, infanĝardeno, kuracejo, migra poŝto. La bestokuracejo en Surd funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo
- luterana preĝejo de 1867
- fiŝlago