Literaturaj parkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Présentation Wikipédia Littérature nov. 2013.pdf

Literaturaj parkoj estas nova modelo de kultura turismo surbaze de rememorindaj lokoj ĉar iam ili estis ejoj kie vivis aŭ kiuj inspiris poetojn kaj verkistojn.

Literaturaj parkoj fariĝis vortumo por indiki spacojn kreitaj por revivigi la kulturan identecon de iuj lokoj lige al intervenoj por rememori poetojn kaj verkistojn, en kies rakontoj retroveblas spuroj de tiu pejzaĝo kaj al klopodoj redoni sencon de aparteno de la loka loĝantaro restaŭrante kulturajn ligojn kun la teritorio kaj kun ĝia historio pere de literaturo [1].

La ambicio de literaturaj parkoj estas re-ekestigi kolektivan identecon en la kultura memoro pere de identigado surbaze de dialogoj kun iuj lokoj troviĝante en la literartura heredaĵo kiuj peras certajn emociojn kiuj helpas krei sencon de aparteno[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Literaturaj parkoj trovis ilian originon en la 1980-aj jaroj je instigo de itala reto de literraturaj parkoj, konata sub la itala nomo 'I parchi letterari'. Tiu reto siavice kreis la societon 'Paesaggio Culturale Italiano' (Itala Kultura Pejzaĝo), laŭ kies difino literaturaj parkoj estas parto de teritorio karakterizita de diversaj naturaj kaj homaj elementoj kiuj illustras la evoluon de lokaj komunumoj helpe de literaturo. La lokoj mem komunikas la sentojn kiuj inspiris la verkojn de multaj aŭtoroj. La parkoj intencas revivigi ĉi tiujn lokojn por la vizitanto per intervenoj por rememori verkistojn, ilian inspiron kaj ilian kreemon helpe de la plivalorigo de la ĉirkaŭmedio, la loka historio, konstruaĵoj, scioj kaj tradicioj de la homoj loĝantaj en tiu loko kaj pri kiu ili fieras esti konektitaj[1].

Turismo[redakti | redakti fonton]

La unua parko estis kreita en 1994 kun dekreto de la itala Ministerio pri Kultura Heredaĵo, post peto de familianoj de la itala verkisto Ippolito Nievo, kiu volis konservi la memoron de la verkisto, dediĉante parkon al li[2]. Ne nur en Italio kaj Sicilio [1] sed ankaŭ en Irlando (Dublin Literary Parks), Kimrio (la Kate Roberts heredaĵa centro traktas aspektojn de ties verkaro kun la loka geografio), Katalonio (Espais Escrits, reto de kataluna literatura heredaĵo) kaj Kebekio (Parc littéraire 'L’arbre de mots') ekestis iuj formoj de literaturaj vizitindejoj[3] [4]kiuj povus esti konsiderataj kiel literatura heredaĵo. Literaturaj parkoj estas kosiderataj kiel kulturaj simboloj de iu teritorio. Ili celas konservi la kulturan memoron kiu estas tipa por iu loko ĉar fundamentaj aspektoj de kulturaj tradicioj emas malaperi pro novaj ekonomiaj kaj kulturaj modeloj[1].

Tago de literaturaj parkoj[redakti | redakti fonton]

En Italio oni festas la tagon de literaturaj parkoj, kiu estas tago de spektakloj kaj konferencoj, literaturaj promenadoj en la naturo, sed ankaŭ gastronomiaj itineroj, por konatiĝi kun la plej amtaj paĝoj kaj urboj el la itala literaturo[5].

Parolantaj statuoj[redakti | redakti fonton]

En iuj urboj kiel in Kopenhago, Londono, Novjorko, Dublino, Helsinki kaj multaj aliaj urboj ankaŭ troveblas statuoj el kiuj aŭdeblas popolrakontoj por kiuj lokaj aktoroj pruntedonis ilian voĉon[6]. Ekzemploj troveblas sur talkingstatues.com, talking-statues-berlin.de, talkingstatuesdublin.ie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Paesaggio Culturale Italiano : www.parchiletterari.com

Siciliaj literaturaj parkoj estas Parco Letterario 'Horcynus Orca' ('Magnum Opus' de Stefano D'Arrigo), Parco Letterario Giuseppe Tomasi di Lampedusa, Parco Letterario Luigi Pirandello, Parco Letterario, Salvatore Quasimodo, Parco Letterario Nino Savarese, Parco Letterario Leonardo Sciascia, Parco Letterario Giovanni Verga, Parco Letterario Elio Vittorini.

Espais Esrits (Katalonio) : http://www.espaisescrits.cat/ kaj la jutuba filmeto Espais Escrits presenta l'APP del Mapa Literari Català

Dublin Literary Parks Arkivigite je 2017-11-25 per la retarkivo Wayback Machine (Irlando, pdf)

Heredaĵo centro Kate Roberts (Kimrio)

Parc littéraire L'arbre de mots (Kebekio)

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Caterian Barilaro, The role of literary parks in the re-appropriation of the cultural identity of places, (la rolo de literaturaj parkoj kaj la re-alproprigi sin la kulturan identecon de lokojà, Universitato de Messina, Italio.
  2. (angla) The literary Park ‘Pier Paolo Pasolini’ Roma, sito turistico ufficiale di Roma.
  3. (angla) Languages and landscapes in the cultural and tourist markets (lingvoj kaj pejzaĝoj en la kulturaj kaj turistaj merkatoj) en : Language in late capitalism : pride and profit (Lingvo en la malfrua kapitalismo : fiero kaj profito),
  4. Noto : Lingvoj grandparte kontribuas al la formado de identeco kaj tiele literaturaj parkoj rilate al verkistoj kiuj uzis vaste uzatan lingvon povas ankaŭ funkcii kiel kulturan eksportprodukton.
  5. (itala) Valentina Castellano Chiodo, Parchi Letterari italiani, una giornata per (ri)scoprirli (italaj literaturaj parkoj, tago por (re)malkovri, Corriere della Sera, la 19-a de oktobro 2017.
  6. Noto : Tio funkcias helpe de QR-kodo sur la statuo kiun oni skanu kun saĝtelefono.