Liu Cixin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Liu Cixin
Geek Bar Tor authors event - Cixin Liu (18397919319).jpg
Persona informo
Naskiĝo 23-a de junio 1963
en Yangquan, Shanxi, Ĉinio
Lingvoj ĉina lingvo
Nacieco Ĉino
Ŝtataneco Ĉina Popola Respubliko
Alma mater North China University of Water Conservancy and Electric Power
Profesio
Profesio Sciencfikcia verkisto, inĝeniero
Verkoj The Three-Body Problem
Information icon.svg
vdr


Liu Cixin (Ĉine: 刘慈欣 aŭ 劉慈欣; Pinyin: Liú Cíxīn, Esperante: Lju Ciŝin; naskiĝita 1963) estas ĉina verkisto de sciencfikcio. [1] Li estis naŭfoja ricevanto de la premio Galaksio, la plej prestiĝa ĉina premio de literatura sciencfikcio, kaj ricevinto de la Premio Hugo. [2] Lian verkaron oni konsideras kiel specon de malmola sciencfikcio. En tradukoj de liaj verkoj, oni ofte prezentis lian nomon en la formo Cixin Liu.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Liu Cixin naskiĝis la 23-an de Junio 1963 en Yangquan de provinco Ŝanŝio. Liaj gepatroj laboris en minejo en Ŝanŝio. Pro la tumulto de Kultura Revolucio, li estis sendita por loĝi en hejmo de siaj prauloj en kantono Luoshan de provinco Henan.[3] Liu estis edukita pri inĝenierio en Universitato de Akva Rimedo kaj Energio de Norda Ĉinio, kaj diplomiĝis en 1998. Li laboris kiel inĝeniero de komputilo en centralo en Yangquan, Ŝanŝio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La plej konata verko de Liu, La Tri-Korpa Problemo estis eldonita en 2007. Ĝi estis tradukita en la anglan de Ken Liu kaj eldonita de Tor Books en Novembro 2014, kaj ricevis la premion Hugo pri Plej Bona Romano. [4] Li estis la unua azia verkisto, kiu ricevis la premion pri "Plej Bona Romano". [5] Poste la romano estis tradukita en la germanan en 2016. [6]

Filma adaptaĵo de La Tri-Korpa Problemo laŭplane estos publikigita en 2017. [7]

Filma adaptaĵo de La Vaganta Tero estis publikigita en 2019 dum la ĉina novjaro. [8]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • La Briketoj de Diablo (魔鬼积木) (2002)
  • La Erao de Supernovao (超新星纪元) (2003)
  • Globa Fulmo (球状闪电) (2004)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • La Plej Longa Falado (地球大炮) (1998)
  • La Mikroerao (微纪元) (1998)
  • Balena Kanto (鲸歌) (1999)
  • Kun Ŝiaj Okuloj (带上她的眼睛) (1999; reeldonita 2004)
  • Infero (地火) (2000)
  • La Vaganta Tero (流浪地球) (2000)
  • La Vilaĝa Instruisto (乡村教师) (2001)
  • Tutspektra Ŝtopĵamado (全频带阻塞干扰) (2001)
  • Voranto (吞食者) (2002)
  • La Gloro kaj la Revo (光荣与梦想) (2003)
  • Pastinaĵoj de Kretaceo (白垩纪往事) (2003)
  • Vivteno de Homaro (赡养人类) (2005)
  • Monto (山) (2006)
  • Migrado trans Tempo (时间移民) (2014)
  • 2018 (2014)
  • Maro de Sonĝoj(梦之海) (2015)

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Naŭfoja ricevinto de premio Yinhe (Galaksio) premiita de Kehuan Shijie ["Sciencfikcia Mondo"] : 1999–2006, 2010.
  • Premio Xingyun (Nebulozo) pri plej bona verkisto premiita de Tutmonda Ĉina Sciencfikcia Asocio: 2010.
  • Premio Hugo pri Plej Bona Verkisto de 2015, por angla versio de La Tri-Korpa Problemo
  • Premio Xingyun pri Plej Alta Atingo[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [http://www.chinadaily.com.cn/cndy/2010-12/17/content_11715438.htm Kio kuŝas transe] de Chitralekha Basu kaj Guo Shuhan, China Daily
  2. [http://www.gov.cn/english/2010-08/09/content_1674007.htm Premio al ĉinlingvaj sciencfikcioj anoncita]
  3. Tri-Korpa Problemo: Verkista postskribo al la usona eldono
  4. [http://www.thehugoawards.org/hugo-history/2015-hugo-awards/ Premio Hugo 2015]
  5. Chen, Andrea. "[http://www.scmp.com/news/china/society/article/1851952/out-world-chinese-sci-fi-author-liu-cixin-asias-first-writer-win Ekster ĉi tiu mondo: Ĉina sciencfikcia verkisto Liu Cixin estas la unua azia verkisto ricevinta premion Hugo pri plej bona romano]." South China Morning Post. Lundon la 24-an de Augusto 2015. Akirita la 27-an de Augusto 2015.
  6. "Deutsche Übersetzung von "The Three-Body Problem" könnte nächsten Herbst erscheinen", China Internet Information Center, 1 Sep. 2015. (germane)
  7. CaixinOnline (23 Jun. 2016)Premiero de Filmo surbaza de Fama Sciencfikcia Romano 'La Tri-Korpa Problemo' Prokrastigita ĝis 2017. Alirita 24 Jun. 2015.
  8. IMDb (5 Feb. 2019)Liu Lang Di Qiu (2019) (angle). Alirita 14 Feb. 2019.
  9. Locus Online News " Cixin Liu Wins Xingyun Award. Alirita 2015-10-20.