Livonia Ordeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Livona Ordeno)
Livonia Ordeno
emblemo
flago
religia ordenoadministra teritoria unuoklienta ŝtatokavalira ordeno
Komenco 1237 vd
Fino 1561 vd
Antaŭe County of Oesel vd
Lando(j) Livonio vd
Posedatoj Põltsamaa Castle • Harku Manor vd
vdr
du kavaliroj de la Livonia Ordeno

La Livonia OrdenoOrdeno de GlavofratojLivonia Frataro de Milito por Kristo (latine Fratres militiæ Christi Livoniae, germane Schwertbrüderorden, latve Livonijas ordenis, estone Liivi ordu) estis organizo de krucmilitaj kavaliroj, kiuj sukcese konkeris inter la jaroj 1202 kaj 1237 la historian regionon Livonion (do grandan parton de la hodiaŭaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio) kaj konvertigis la baltajn loĝantojn perforte al la kristana kredo. Post malvenko en la batalo de Saule (1236), la Livonia Frataro iĝis parto de la Ordeno de germanaj kavaliroj kiel ties aŭtonoma branĉo.

La membroj de la Glavofratoj portis blankan mantelon, ornamitan per ruĝa kruco kaj glavo. Ili estis germanlingvaj nobeluloj, kiuj votis obeemon, malriĉecon kaj fraŭlecon. En ĉiu regiono de Livonio centris fortikaĵo, kiu servis kiel loĝejo por la kavaliroj.

La Glavofratojn direktis grand-majstro, kies komisio daŭris ĝismorte. La organizo havis jaran kunsidon, kie oni elektis la grand-majstron kaj la aliajn oficportantojn.

Al la ordeno povis aliĝi ankaŭ soldatoj, metiistoj kaj eĉ pastroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

sigelo, do emblemo, de la ordeno

La ordenon en 1202 fondis Albert de Buxhoeveden, konsekrita fare de papo Inocento la 3-a en 1204.

Dum la jaro 1206 la glavofratoj konkeris unuan parton de Livonio (teritorion ĉe kunfluo de riveroj Daugava kaj Gauja), kaj ĝis la jaro 1217 konkeris la latvajn tribojn, kiuj loĝis norde de Daugava, kaj la sudan parton de Estonio. Ili provis pli poste okupi areojn sude de Daugava, sed la tie loĝantaj kuronoj kaj zemgaloj forte kontraŭstaris. Dum septembro 1236, la taĉmentoj de la ordeno penetris en Ĵemajtion kaj hejmeniris kun granda militkaptaĵo tra Zemgalio, sed dumtempe la unuiĝintaj armeoj de la zemgaloj kaj ĵemajtianoj neniigis la ordenan armeon en la batalo de Saule (hodiaŭ Šiauliai).

ŝildo de la ordenaj kavaliroj

La malvenko forte skuis la ordenon kaj mortis la grand-majstro Volquin. Tiam la German-Romia Imperiestro kaj la Papo riproĉis la ordenon, ĉar ĝi same brutale traktis la konsekritajn kristanojn kiel la paganojn. Riproĉo trafis la ordenon ankaŭ pro tio, ĉar ĝi pli forte okupiĝis pri elkonstruo de la propra feŭdo ol pri disvastigo de la kristana kredo. La papo pro tio malfondis la ordenon kaj dum la jaro 1237 deklaris novorganizadon de ĝi kiel parto de la Ordeno de germanaj kavaliroj.

La centro de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj estis en Prusio, kaj ties grand-majstro nomumis la grand-majstron de regiono Livonio. La Livoniaj Kavaliroj daŭrigis la konkeron de Livonio kaj ekde 1525 regis la teritorion denove kiel aŭtonoma ordeno. La divido de Livonio dum 1561 kaŭzis malfondon de la Ordeno. Gotthard Kettler, la lasta grand-majstro de la Germana Ordeno en Livonio, konvertiĝis 1561 al luteranismo kaj sekularigis la ordenan teritorion. Sigismondo la 2-a Aŭgusto kreis el ĝi la duklandon Kurlando kaj Zemgalio, kiun li donis al Kettler kiel feŭdo de Pollando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]