Longdistanca kontakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Longdistanca kontaktoDX (foje do-iksa kontakto) estas ŝatokupo ricevi kaj identigi malproksiman radistacion aŭ televidsignalojn. En amatora radio estas la faro stabligi ambaŭdirektan kontakton (QSO) inter la 2 radioamatoraj stacioj. Multaj do-iksistoj ankaŭ klopodas akiri skriban konfirmon de kontakto pere de konfirmkartoj (QSL). La nomo de la ŝatokupo venas el la telegrafia "DX" kio signifas "distanco X". La praktiko ekestis en la fruaj tagoj de radioelsendoj. Aŭskultantoj sendis ricevraportojn al radiostacioj, kiuj responde sendis konfirmkarton, kolekti tiujn kartojn iĝis populara ĉe radioaŭskultantoj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Ricevitaj raportoj estis uzitaj de la radiostacioj por mezuri la efikecon de siaj signaloj.[1]

DX en Kurtondo[redakti | redakti fonton]

Precipe dum la milita tempo kaj tempoj de konfliktoj ricevado de internaciaj radiosignaloj, kies signaloj disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo sur la kurtondoj estis populara ĉe neformalaj aŭskultantoj kaj do-iksistoj. Kun la populareco kaj ekuzado de aŭdo en interreto, multaj internaciaj radiostacioj (inkluzive de la BBC kaj Voĉo de Ameriko) malpliigis siajn kurtondajn elsendojn. Misiaj Religiemaj dissendantoj daŭre faras ampleksan uzon de kurtondradio por atingi malpli evoluintajn landojn ĉirkaŭ la mondo.
Aldone al internaciaj radiostacioj, la kurtondaj bendoj ankaŭ estas hejmo de armeaj komunikadoj, radioteletajpo, amatora radio, piratradio kaj la misteraj elsendoj de nombrostacioj. Multaj el tiuj signaloj estas elsenditaj en unuopa flanka modulado (angle SSB, Single Side Band), kiu postulas la uzon de specialaj riceviloj pli taŭgaj ol la neformalaj aŭskultradioj.

Amatora radio DX[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Amatora radio.

Radioamatoraj operatoroj kiuj specialiĝas pri farado de ambaŭdirektajn radiokontaktojn kun aliaj amatoroj en malproksimaj landoj ankaŭ estas nomitaj "do-iksistoj". Sur la altaj frekvencoj (HF) (ankaŭ konata kiel kurtondo), DX-stacioj estas tiuj, kiuj situas eksterlande. Sur la UHF/VHF radioamatoraj bendoj, DX-stacioj povas esti ene de la sama lando aŭ kontinento, fari longdistancan UHF-kontakton sen la helpo de satelito povas esti tre malfacila tasko. do-iksistoj kolektas QSL-kartojn kiel pruvo de kontakto kaj povas gajni specialajn radioamatorajn diplomojn kaj premiojn de radioamatoraj organizoj.
Krome, multaj kluboj ofertas premiojn por komunikado kun certa nombro da DX-stacioj. Ekzemple, la ARRL ofertas la DX Century Club (DXCC). La baza atestilo estas aljuĝita por kontakto kaj konfirmo de almenaŭ 100 radiolandoj sur la ARRL DXCC Listo. La reguloj por decidi kio estas DX-lando povas esti tre kompleksa, por eviti eblan miskomprenon radioamatoroj ofte uzas la esprimon radiolando anstataŭ lando. Aldone al radiolandoj, kelkaj premioj estas bazitaj sur insularoj en la oceanoj de la mondo, sur la UHF/UHF bendoj, elsendmodoj kiel telegrafio, PSK, RTTY, SSB ktp.[2]
Por doni al aliaj amatoroj ŝancon konfirmi kontaktojn ĉe novaj aŭ ekzotikaj lokoj, amatoroj organizas DX-ekspedicioj al landoj aŭ regionoj en kiuj ne loĝas radioamatoroj. Ekzistas ankaŭ oftaj radioamatoraj konkursoj kie radioamatoroj operacias siajn staciojn en certaj datoj dum fiksa tempodaŭro kaj klopodas komuniki kun kiel eble plej multaj DX-stacioj.

DX kluboj[redakti | redakti fonton]

Multaj radioamatoroj estas membroj de DX-kluboj. Ekzistas multaj DX-kluboj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. Ili estas utilaj lokoj por trovi informojn pri ĝisdataj novaĵoj pri do-iksismo. Multaj homoj ankaŭ ĝuas sociajn okazaĵojn, radiofestojn kaj kongresojn en kiuj ili povas interŝanĝi, lerni for de la radioĉambro ktp.

QSL Konfirmkartoj[redakti | redakti fonton]

Konfirmkarto de radioamatoro
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Amatora radia konfirmkarto.

Unu el la interesaj flankoj de longdistanca komunikado estas kolekti QSL-kartojn, kiuj konfirmas la kontakton kaj transdonas informojn pri ĝi pere de ricevraporto RSTSINPO. Kutime QSL-karto havos bildon en unu flanko kaj datumoj en la alia flanko. Bildkartoj multe varias kaj ofte enhavas informojn pri landoj, flagoj, kulturo, operatoro kaj similaj temoj interesaj al la radioamatoro. La Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) rekomendas aldoni la vorton "Esperanto" por identigi e-radioamatorojn kaj ke la konfirmkarto estu valida por la ILERA-diplomo.

DX-ekipaĵoj[redakti | redakti fonton]

Moderna sendricevilo Icom

Radioekipaĵo uzita en longdistancaj kontaktoj troviĝas ekde nekostaj porteblaj riceviloj ĝis luksaj plurmildolaraj sendriceviloj. Per la uzo de simpla AM-radio, oni povas facile aŭdi signalojn de la plej potencaj stacioj, kiuj propagiĝas centoj eĉ miloj da kilometroj dum la nokto. Pli engaĝitaj doiksistoj uzas pli kompleksajn ricevilojn dizajnitaj specife por aŭdado de malproksimaj signaloj kaj ofte konstruas siajn proprajn direkteblajn antenojn specife dizajnitaj por specifaj bendoj.

  • Anteno: povas esti de simpla dupolusa anteno ĝis pluraj tre efikaj direkteblaj antenoj kiel Yagi.
  • Antenturo: Ĝi altigas la altecon de la anteno(j) kio pliefikigas ties funkciadon.
  • Kabloj: la kabloj, kiuj konektas la antenojn al la radioj gravas, foje oni uzas samaksajn kablojn, konstrumaterialoj kaj efikecoj laŭ frekvencoj varias.
  • Riceviloj aŭ sendriceviloj: estas multaj trajtoj por elekti la plej taŭgajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Introduction To DXing enkonduko al DX (angle)
  2. Oficiala retpaĝo de la DXCC-diplomo (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]