Los santos inocentes (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los santos inocentes
filmo
Originala titolo Los santos inocentes
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 4 apr. 1984
Ĝenro filma dramo
Kameraado Hans Burmann
Reĝisoro(j) Mario Camus
Produktisto(j) Julián Mateos
Scenaro Mario Camus • Miguel Delibes • Antonio Larreta • Manolo Matji
Muziko de Antón García Abril
Rolantoj Francisco Rabal • Agustín González • Alfredo Landa • Juan Diego • Terele Pávez • Ágata Lys • Juan Diego • Maribel Martín • Manuel Zarzo • Liberto Rabal • José Guardiola • Mary Carrillo
IMDb
vdr

Los santos inocentes (La sanktaj senkulpuloj) estas hispana drama filmo de 1984 de la reĝisoro Mario Camus, bazita sur la samnoma romano de Miguel Delibes publikigita en 1981, kies agado okazas en bieno de Ekstremaduro en la 1960-aj jaroj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Familio de kamparanoj formita de Paco "el Bajo", Régula kaj iliaj tri gefiloj, Nieves, Quirce, kaj Charito ("la Niña Chica") -en la romano estas kvara filo-, vivas en malriĉa dometo je la servo de la terposedantoj, laborante, obeante kaj eltenante humiligon sen ajna plendo. La gepatroj deziras pli bonan estontecon por la gefiloj. Escepte por Charito, la plej aĝa, kiu suferas cerban paralizon kaj ĉiam kuŝas aŭ estas tenita enbrake. Al la familio aliĝas Azarías, frato de Régula, sendungita de proksima bieno, ĉar li estas mense miskapablulo, kiu priokupiĝas ĉefe pri la bredado de ido de monedo, kiun li nomas milana bonita (bela milvino).

La vivo en la bieno sekvas rutinon: unuflanke oni ordonas kaj aliflanke oni obeas; familiaj eventoj, ĉasado (kiel hobio de la terposedantoj) kaj festoj okazas en la granda domo. Fakte Paco "el Bajo" rompas sian kruron pro la trudemo de la la sinjoro Iván kiel ĉas-helpato. La filo Quirce estas tro fiera por servi kiel ĉas-helpanto. Do devas esti la kompatinda Azarías, kiu helpas la sinjoron. En unu el tiu ĉastagoj, la sinjoro Iván, kolera ĉar li ne kapablis bone ĉasadi, pafmortigas la amatan birdeton de Azarías, kio rezultas en perforta reago de tiu.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Produktorado[redakti | redakti fonton]

Delibes plani la verkon kiel intenco montri la kulturmankon kaj malriĉon suferintajn de la kamparanoj de latifundioj limaj kun Portugalio. La titolo estas aludo al la Masakro de la Senpekuloj, kiuj estas subpremataj, kvakam ili estas tute senkulpaj.[1]​ Kontraste, la sinjoroj kun duobla moralo montriĝas indiferentaj antaŭ la malriĉo suferita de la kamparanoj.[2]

Por la redakto de la scenaro, oni reduktis la ses epizodoj de la romano al nur kvar, pro kio oni ne inkludis kelkajn rolulojn. La agadon oni dividis en kvar partoj: la unua ekde kiam Quirce portas la "milana" al onklo Azarías (fare de Mario Camus); la dua pri la laboro de Nieves en la biendomo (fare de Antonio Larreta]; la ĉasado de Paco "el Bajo", kaj la lasta, la ĉasado de Azarías (tiuj du fare de Nicolás Matji].

La filmado startis fine de oktobro de 1983. Du de la scenoj plej komplikaj estis tiu en kiu la "milana" fuĝas kiam oni fotas la familion, kaj poste devas reveni al la ŝultro de Azarías, ĉar tio dependis nur de la konduto de la birdeto; kaj dua kiam Paco "el Bajo" rompas sian kruron, ĉar devis rezulti kredinda la falo el alta branĉo de la arbo.[3]

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolulo
Alfredo Landa Paco «el Bajo»
Terele Pávez Régula, edzino de Paco
Paco Rabal Azarías, frato de Régula
Belén Ballesteros Nieves, filino de Paco kaj Régula
Juan Sánchez Quirce, filo de Paco kaj Régula
Susana Sánchez Charito, la Niña Chica, filino de Paco kaj Régula
Juan Diego Señorito Iván
Agustín González Don Pedro, administristo de la bieno
Ágata Lys Doña Pura, edzino de don Pedro kaj unua servistino de la biendomo.
Mary Carrillo Srino. markizino
Maribel Martín Srino. Miriam
Manuel Zarzo Doktoro
Liberto Rabal Carlos Alberto, filo de la sinjoro Iván (ne listigita)

Rezulto[redakti | redakti fonton]

La filmo ege sukcesis, kaj iĝis unu el la plej biletvendantaj filmoj de la hispana kino, kun 523 904 485 pesetoj de enspezo.[4][5]

Ĝi ricevis diversajn premiojn kaj en la aktualo oni konsideras ĝin kiel unu de la majstroverkoj de la hispana kino.[6] Ĉiuokaze en la momento de la premiero kaj poste de tempo al tempo aperis kritikoj, kiuj asertis, ke la filmo estas troigo kaj ke la kamparanoj kiel tiuj priskribitaj en la filmo, neniam suferis tiajn humiligojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ródenas de Moya, Domingo. Solidaridad y justicia poética. Los santos inocentes. Clásicos y Modernos. pp. 21 kaj 22. ISBN 978-84-8432-565-9.
  2. «¿Sabe quién fue Julián Ruiz?... Le dedicaron 'Los santos inocentes'». El Mundo. 13a de majo 2012. Konsultita la 23an de junio 2013.
  3. Camus, Mario «Comentarios y anécdotas» en Un país de cine: Los santos inocentes, disco 1: Comentarios de la película. El País.
  4. «'Los santos inocentes', la película más taquillera del cine español». El País. 3a de decembro 1985. Konsultita la 19an de junio 2013.
  5. «Las mujeres de Almodóvar primer puesto de recaudación de la historia».[rompita ligilo] ABC. 5a de majo 1991. Konsultita la 21an de junio 2013.
  6. «Los escenarios de los inocentes». El Periódico Extremadura. 13a de marto 2010. Konsultita la 19an de junio 2013.