Louis Brandeis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Brandeis
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1856 (1856-11-13)
en Louisville
Morto 5-an de oktobro 1941 (1941-10-05) (84-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater jura altlernejo Harvard • Louisville Male High School
Familio
Edz(in)o Alice Goldmark Brandeis
Okupo
Okupo juĝistoadvokato
vdr

Louis Dembitz BRANDEIS (13-an de novembro 1856 en Louisville, Kentucky - 5-an de oktobro 1941 en Vaŝingtono) estis usona juristo kaj unua juda juĝisto en la Supera Kortumo de Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj devenis el juda komunumo en Prago kaj migris post la revolucioj en la Aŭstria Imperio de 1848/49 en Usonon, kie ili ekkomercis per greno. Louis Brandeis vizitis la lernejon Louisville Male High School kaj finis la lernadon en 1872 en aĝo de 14 jaroj, kun distingo.

Pro ekonomia missorto kaj la komenciĝanta granda depresio (1873–1896) kaj pro la ekonomia krizo de 1873, Adolph Brandeis (lia patro) devis vendi la entreprenon kaj la familio revenis en Eŭropon por kelkaj jaroj. Louis Brandeis vizitis tiutempe la realgimnazion Annenschule en Dresden. La familio reveturis en 1875 al Usono, kie Brandeis ekstudis en la Harvard Law School. Li finis la jur-studadon en 1877, kiel plej bona en la jarkolekto.

Brandeis en 1916 estis nomumita fare de usona prezidento Woodrow Wilson al juĝisto en la Supera Kortumo. Li restis en tiu posteno ĝis 1939.

Brandeis estis porparolanto de la usona cionismo, same apoganto de la progresiva flanko de la Usona Demokrata Partio.

Lian nomon portas la Brandeis University en Waltham, Massachusetts, same la Louis D. Brandeis School of Law de University of Louisville.

Lia plej grava aldono al la usona jurhistorio la akceptigo de rajto por privato ( „Right to Privacy“). Brandeis kaj lia partnero Samuel Warren verkis inter 1888 kaj 1890 tri bazartikolon en tiu temo por la eldonaĵo Harvard Law Review, kio kondukis al tio, ke tiu rajto estis akceptita en la usonan juron.

Li ankaŭ batalis kontraŭ la monopolaj entreprenoj (oligarĥoj).

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

„Aŭ ni havas en tiu ĉi lando demokration aŭ grandan bonstaton koncentriĝantan en manoj de malmultaj homoj, sed ni ne povas havi ambaŭ.“

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leonard Baker: Brandeis and Frankfurter: A Dual Biography, New York 1984. ISBN 0-06-015245-1
  • Lewis J. Paper: Brandeis: An Intimate Biography of One of America's Truly Great Supreme Court Justices, Englewood Cliffs (New Jersey) 1983. ISBN 0-13-081299-4
  • Philippa Strum: Brandeis: Justice for the People, Cambridge (Mass.) 1984. ISBN 0-674-53921-4