Louis Noir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Noir
Persona informo
Naskonomo Louis-Étienne Salmon
Aliaj nomoj Louis Noir
Naskiĝo 26-an de decembro 1837 (1837-12-26)
en Pont-à-Mousson
Morto 29-an de januaro 1901 (1901-01-29) (63-jaraĝa)
en Bois-le-Roi
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Victor Noir
Infano Robert Noir
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistomilitisto • romanisto
vdr

Louis Noir ( denaska nomo france Louis-Étienne Salmon) - estas franca aŭtoro. Li naskiĝis la 26-an de decembro 1837 en Ponto-en-Musono kaj mortis la 29-an de januaro 1901 en Bois-le-Roi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Louis Noir estis filo de Joseph Jacques Salmon kaj de Joséphine Élisabeth Noir. Lia patro estis horloĝisto. Li havis pli malaĝan fraton Victor Salmon, alinomita Victor Noir.

Dum infanaĝo de Louis Noir familio Salmon loĝis en Verduno kaj poste ili tranlokiĝis en Parizon, kie juna Louis laboris en pluraj malgrandaj metioj.

Estante 17-jaraĝa, li rekrutiĝis al la franca armeo (al zuavoj). Militservante li partoprenis Krimean militon, Alĝerian kampanjon kaj Duan Italan Militon de Sendependeco de 1859. Tiu epizodo de lia vivo provizis al li la materialon de lia unua libro.

Post 6 jaroj de militservo, li forlasis la armeon, geedziĝis kaj fariĝis ĵurnalisto, kaj poste romanisto. Li estis ĵurnalisto en ĵurnalo La Patrujo, poste ĉefredaktoro de la Ĵurnalo de la Popolo. Li verkis multnombrajn romanojn pri geografiaj kaj historiaj aventuroj. La romanoj estas karakterizitaj per sperito de la militisteco kaj perforto. Verkoj de Louis Noir aperis en ĵurnaloj La nacia Opinio, La Malgranda Gazetaro, La Semajno, La Monitoro, La Rakontisto kaj en La Felietonoj ilustritaj eldonita de Fayard.

Ekde 1871 li loĝis en Bois-le-Roi ĝis sia morto. Louis Noir estis sepultita en la tombejo de Bois-le-Roi, kaj la urbo havas straton kia portas lian nomon.

Tiu urbo havas portreton de Louis Noir pentritan de Robert Noir, la filo de la verkisto. Tiu portreto estis eksponita en la Salono de 1886.

Louis Noir verkis 229 librojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles Castellani, Confidences d'un panoramiste : Aventures et souvenirs, Maurice Dreyfous et M. D'Alsace, 1899 (lire en ligne sur Gallica)
  • Monique Riccardi-Cubitt, « Bois-le-Roi, Village d’art. Les artistes de la Bohème. », Fontainebleau, la revue d’histoire de la ville & de sa région, Société d'histoire de Fontainebleau et de sa région, no 22,‎ novembre 2022, p. 56-59
  • Monique Riccardi-Cubitt, La vie de Bohème à Bois-le-Roi. Art, politique et naturalisme, Éditions du Puits Fleuri, 2022, 160 p. (ISBN 978-2867397219)