Lubna de Kordovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lubna de Kordovo
Lubna JLMunoz.jpg
Personaj informoj
Ŝtataneco Al-Andalus
Profesio intelektulo
v  d  r
Information icon.svg

Lubna de Kordovo estis araba alandalusa intelektulino de la dua duono de la 10a jarcento, aktiva en gramatikaj aferoj kaj poezio. Ŝi estis la sekretariino de la Kalifo de Kordovo, Al-Hakam la 2a, kiu estis granda protektanto de la kulturo.

Ene de la Kordova biblioteko, ŝi okupiĝis je reprodukto, skribo kaj traduko de multe da novaj volumoj. Ankaŭ, ŝi estis kun la juda kuracisto kaj patronanto, Ĥasdaj ibn Ŝaprut, la iniciatorino pri la kreado de la fama biblioteko de Madinat al-Zahra.

Laŭ la arabaj kronikoj, dum la epoko de Al-Hakam la 2a, oni povis trovi en la urbo Kordovo pli ol 170 virinoj kiuj havis la taskon kopii librojn, fakto kiu donas ideon de la graveco de la kulturo sed ankaŭ de la rolo de la virino dum la reĝado de tiu progresema kalifo. Krom Lubna, la historio retenas la nomon de Fatima, alia sekretariino de Al-Hakam la 2a.