Ludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝnurtira lukto
Ŝakaj ludpecoj

Ludo estas struktura agado, en kiu oni kutime partoprenas por ĝojo kaj foje kvazaŭ edukilo. Ludoj ĝenerale diferencas de laboro, en kiu oni kutime partoprenas por pago, kaj de arto, kiu pli koncernas pri esprimado de ideoj. La diferencoj ne estas klaraj, kaj multaj ludoj estas konsiderataj kiel laboro (kiel profesiaj ludistoj de rigardataj sportoj) aŭ arto (kiel puzloj aŭ ludoj kun arta aspekto, kiel Maĝango)

Tre gravaj konsistigaĵoj estas celoj, reguloj, defio kaj interagado. Ludoj ĝenerale enhavas mensajn aŭ korpajn incitojn, kaj kutime ambaŭ. Multaj ludoj helpas estigi praktikan ekzercitecon, estas korpekzercada fako aŭ, alimaniere, por fari edukadan, simuladanpsikologan rolon.

Ludfakoj

Sed oni povus ja mencii Sciencon: scienca esplorado, scienca studo, scienca instruo k.s.; Arton: danco, aktorado, literaturo, poezio, pentrado, k.s.; Kuirarton, Ŝatokupon, Muzikon, Kinon, Esperanton(!), k.a.

Ludiloj

vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri lud(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Li taŭgas nek por studo, nek por ludo. 
  • Citaĵo
     En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo 
  • Citaĵo
     La tuta ludo ne valoras kandelon. 

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ign.com greke http://www.gamershell.com greke http://www.3dgamers.com greke http://www.gamespot.com

Referencoj

  1. Lernu