Lug (Kroatio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lug, hungare Laskó estas vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja.

Kastelo en Lug

Bazaj informoj

Situo

La komunumo situas sur ebenaĵo, apud iamaj riverbranĉoj de Danubo, laŭ traira flankovojo.

Historio

En 1061 Béla la 1-a donacis la kampojn al abatejo de Szekszárd. La vilaĝnomo aperis unuafoje en 1212. Laskó iĝis kampurbo en la 15-a jarcento. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), al distrikto de Siklós, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. La Patrujdefenda Milito en 1991 kaŭzis gravajn damaĝojn.

Famuloj

En la iama Laskó naskiĝis hungara etnografo István Tálasi.

Ĝemelkomunumo