Luigi Minnaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luigi MINNAJA)
Luigi Minnaja
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1899 (1899-01-21)
Morto 27-an de januaro 1974 (1974-01-27) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Familio
Infanoj Carlo MinnajaNicola Minnaja
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Luigi MINNAJA, (naskiĝis la 21-an de januaro 1899 en Pisticci, mortis la 27-an de januaro 1974 en Romo) estis itala esperantisto, ŝtatoficisto. Ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA estas atribuata Premio Luigi Minnaja por eseoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Esperantisto de 1926. Dum multaj jaroj li estis sekretario de la loka Esperanto-grupo en Romo kaj ĝia ĉefa Esperanto-aktivulo, kune kun s-ino Carolina Minnaja. Li estis unu el la plej aktivaj kaj sindonaj agantoj por la Internacia Lingvo en Italio kaj ankaŭ vaste ekster ĝiaj limoj. Luigi Minnaja restis fidela al la lingvo kaj al la idealoj, ligitaj al ĝi, ĝis la lasta momento de sia vivo. Li fariĝis membro de UEA kaj senĉese laboris por la Asocio, interalie kiel delegito en Romo kaj peranto kaj ĉefo-delegito por Italio de 1945 ĝis 1969, kiam pro la ne tre bona sano li retiriĝis de tiu funkcio.

Radio Romo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Danke al la klopodoj de gesinjoroj Carolina kaj Luigi Minnaja rekomenciĝis la elsendoj de Radio Romo en 1950 - interrompitaj en 1941. Gesinjoroj Minnaja dum multaj jaroj, preskaŭ tute solaj, prizorgis la programon kaj la disaŭdigojn.

Tradukado[redakti | redakti fonton]

Luigi Minnaja estis tre aktiva ankaŭ kiel tradukanto. Unu el la plej gravaj atingoj inter la du mondmilitoj estis la publikigo de la belega Gvidlibro pri Romo, kiun eldonis la Itala Touring Club, sed kiu bedaŭrinde jam delonge elĉerpiĝis. La tradukon kaj la bonegan glosaron prizorgis Carolina kaj Luigi Minnaja. Al tiu grava kampo ambaŭ dediĉis multe da tempo kaj talenta laboro. Ilia lasta verko estas la traduko de Renkonto kun Trentino, riĉe ilustrita libro, publikigita okaze de la itala landa Kongreso de Esperanto en Trento.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Salvatore, Vincenzo: L' inno dei cittadini del mondo (Teksto en Esperanto de Luigi Minnaja)
  • Conti, Giuseppe:Enigmista Junularo (1961)
  • Foscolo, Ugo 1970 : Pri la Tomboj, 13 p.
  • Glossario dei congressi: italiano, Esperanto, francese, inglese, tedesco (1959)
  • Pacon, Sinjoro (1970)
  • Pascoli, Giovanni: Thallusa (el la latina, 1969)
  • Scrinzi, Gino: Renkonto kun Trentino (1974)
  • Senes, Lydia: Eta Bukedo

Persone[redakti | redakti fonton]

En la familio Minnaja nur Esperanto estis uzata. Ambaŭ filoj, d-ro Carlo kaj d-ro Nicola estas denaskaj esperantistoj. Ankaŭ tiurilate la familio Minnaja povas esti modelo por multaj gepatroj, kiuj scias la lingvon. En la Esperanto-movado la familio Minnaja fariĝis koncepto. Kiel homo Luigi estis senfine ĝentila, afabla, helpema kaj klera. Ĉiuj, kiuj havis la grandan privilegion persone konatiĝi kun li, spertis tion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]