Luis Guzmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Luis Guzmán (2009)

Luis GUZMAN (1-an de januaro 1957 en Cayey, Porto-Riko) estas usona aktoro kun porto-rika deveno. Li estas favorite de direktisto Steven Soderbergh, kiu ludigis lin en Out of Sight, The Limey, kaj Traffic, kaj de Paul Thomas Anderson, kiu ludigis lin en Boogie Nights, Magnolia kaj Punch-Drunk Love. Li ankaŭ voĉigas Ricardo Diaz en Grand Theft Auto: Vice City kaj Grand Theft Auto: Vice City Stories. Li nuntempe (2012) aktoras en la originalaj serioj de HBO, How to Make It in America.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Guzmán plenkreskis en Novjorko, studis en City College of New York. Post la studado, li laboris komence kiel sociala laboristo. AKiel aktoro debutis en la filma dramo Short Eyes (1977), ludis poste en du sekvoj de televida serio Miami Vice. En la agfilmo Black Rain (1989), li ludis kun Michael Douglas kaj Andy García. Poste li ludis en du filmoj de Sidney Lumet kaj en Carlito's Way de Brian De Palma. Li ofte ludis latin-amerikan gangsteron, policiston aŭ bonamikon en diversaj filmoj.

Li geedziĝis en 1985 kun Angelita Galarza kaj havas ses infanojn. Li vivas en usona federacia ŝtato Vermont, Peacham.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1977: Short Eyes
  • 1988: Crocodile Dundee II
  • 1989: Black Rain
  • 1989: Family Business
  • 1990: Q & A
  • 1991: The Hard Way
  • 1992: Innocent Blood
  • 1993: Carlito's Way
  • 1993: Mr. Wonderful
  • 1994: The Cowboy Way
  • 1996: The Substitute
  • 1997: Boogie Nights
  • 1998: Out of Sight
  • 1998: Snake Eyes
  • 1998: One Tough Cop
  • 1999: The Limey
  • 1999: The Bone Collector
  • 1999: Magnolia
  • 2000: Traffic
  • 2000: Luckytown
  • 2002: The Count of Monte Cristo
  • 2002: Punch-Drunk Love
  • 2002: The Salton Sea
  • 2002: Welcome to Collinwood
  • 2002: The Adventures of Pluto Nash
  • 2003: Confidence
  • 2003: Dumb and Dumberer: When Harry Met Lloyd
  • 2003: Anger Management
  • 2004: Lemony Snicket's A Series of Unfortunate Events
  • 2005: Dreamer: Inspired by a True Story
  • 2005: Waiting…
  • 2005: Carlito's Way - Rise To Power
  • 2006: Fast Food Nation
  • 2006: School for Scoundrels
  • 2007: Cleaner
  • 2007: War
  • 2009: Yes Man
  • 2009: The Taking of Pelham 123
  • 2009: Fighting
  • 2009: He’s Just Not That Into You
  • 2011: Arthur