Luisa Carnés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luisa Carnés
Persona informo
Naskonomo Luisa Genoveva Carnés Caballero
Naskiĝo 3-an de januaro 1905 (1905-01-03)
en Madrido
Morto 12-an de marto 1964 (1964-03-12) (59-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Memorigilo Luisa Carnés
Familio
Edz(in)o Ramón Puyol Román vd
Profesio
Alia nomo Clarita Montes, Natalia Valle, Peregrinos del Calvario vd
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luisa Genoveva CARNÉS Caballero — konata ankaŭ per la pseŭdonimoj Clarita Montes kaj Natalia Valle —​ (Madrido, 3a de januaro 1905 - Meksikurbo, 12-a de marto 1964) estis hispana verkistino kaj ĵurnalistino. Kiel komunista aktivulino, ŝi ekziliĝis en Meksikon fine de la Hispana Enlanda Milito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De familio de laboristoj, ankaŭ ŝi devis plenumi diversajn metiojn por vivteni la familion. Ŝi multe legis akirante librojn aŭ interŝanĝante ilin en malriĉaj librovendejoj. Dume ŝi laboris ekde 1928 kiel telefonistino aŭ tajpistino en la eldonejo Compañía Ibero-Americana de Publicaciones (CIAP) kie li konis tiun kiu iĝis ŝia unua edzo, nome la desegnisto Ramón Puyol Román (1907-1981), kun kiu ŝi havis filon Ramón. Post la ruiniĝo de la eldonejo ŝi elmigris al Algeciras, sed revenis al Madrido, kie ŝi laboris kiel kelnerino en tesalono, kiu inspiris al ŝi sian libron, Tea Rooms. Mujeres obreras.

Granda parto de ŝia verkaro estas trempita de ŝia ideologio: ŝi estis aliĝinto de la PCE kaj apogis la tendaron de Clara Campoamor defende de la virina voĉdonrajto.[1]​ Defendante aktive la respublikan tendaron dum la Hispana Enlanda Milito ŝi publikigis artikolojn kaj verkis teatraĵojn kiuj premierigis kun Rafael Alberti ĝis sia aliro al Francio tra La Junquera. Ŝi evitis esti malliberigita en koncentrejo pere de la invito de la meksika prezidento Lázaro Cárdenas, kaj povis ekziliĝi en 1939 en Meksikon, naviginte per la fama ŝipo Veendam, kun aliaj respublikanaj intelektuloj. Tie ŝi restis ĝis sia morto en marto 1964 post trafikakcidento, en kiu ŝia familio saviĝis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi verkis dekon da romanoj, ses dekon da noveloj, tri cent teatraĵojn kaj centon da kronikoj. Ŝia unua presita verko, Peregrinos del calvario (1928), estas kolekto de noveloj kun influoj de Dostojevskij, Tolstoi, folietono kaj popolromano, kun tono religia ofta dekomence. Tiel estante nur 23-jaraĝa ŝi eniris en la madridaj literaturaj etosoj kaj iĝis unu de la inaj figuroj plej elstaraj de la hispana kulturo de la 1930-aj jaroj.

En 1930 aperis dua rakonta verko, kun agado en Madrido kun interesa rolulino kiel protagonisto kaj titolhava, nome Natacha, kiu montras tekstilan atelieron similan al tiu en kiu ŝi mem laboris iam. En 2934 oni publikiĝis Tea Rooms. Mujeres obreras, pli klara socia romano pri la realaj laborkondiĉoj de la tiamaj laboristinoj, kiu estis reledonita en 2016 fare de Hoja de Lata.[2]

En 1936, jam en la Hispana Enlanda Milito, ŝi eniris en teatro per Así empezó..., premierita la 22an de oktobro en la Teatro Lara de Madrido[3]​ (renomita Teatro de la Guerra, teatra fako de Altavoz del Frente), unuakta dramo de agitpropo kiu ricevis laŭdojn.

Ŝi rakontis siajn lastajn monatojn en Hispanio, sian eliron en 1939 el Hispanio kaj alvenon al Meksiko, en De Barcelona a la Bretaña francesa. Episodios de heroísmo y martirio de la evacuación española, kiu restis nepublikigita en manoj de ŝia filo ĝis 2014 kiam ŝi estis publikigita de Renacimiento.[4][5] Ŝi verkis ankaŭ la romanon El eslabón perdido, pri la generacia konflikto inter la aĝaj ekzilitoj kaj ties posteuloj, kiuj ne konis la perditan patrujon kaj serĉas sian lokon en la adoptinta lando.

Ŝi verkis ankaŭ du pliajn teatraĵojn publikigitajn en Meksiko, sen konstato ke ili estis premieritaj: nome Cumpleaños (1966) kaj Los vendedores de miedo (1966). En 2017 kaj 2019, oni republikigis kelkajn ŝiajn verkojn.

Ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj unuaj ĵurnalismaj verkoj aperis en Ondas (1929), La Voz (1930) kaj Nuevo Mundo (1933). Ŝi plifirmiĝis en la publikaĵoj de la grupo Montiel. Dum tri jaroj ŝi publikigis en la ĉiusemajna Estampa: «Una mujer busca trabajo» (1934),«El hombre que sirve los periódicos al presidente de la República» (1934) kaj «La chalequera que le regaló un chaleco a don Alfonso XII» (1934). Aliaj verkoj estis serioj da reportaĵoj: «Los hombres célebres vistos por sus cuidadores» (1934-1935) kaj «Mi vida: las memorias de Miss España recogidas por Luisa Carnés» (1934).[6]

Ŝi aliĝis al la ĵurnalo Ahora en 1934, kie elstaris «Pensión completa. Memorias de una sirviente» (1934), kaj jam dum la enlanda milito: «Las monjas luchan por la República. Una de ellas se hace comunista» (1936); kaj en Estampa: «El mono proletario, uniforme de honor» (1936), «Carteles antifascistas» (1936), «Un nuevo arte de la guerra en las calles de Valencia» (1937) kaj «Un día en las trincheras» (1937), en kiuj portretis kaj la miltfronton kaj la ariergardon. Dum tiuj jaroj ŝi kunlaboris ankaŭ en Mundo Obrero kaj Altavoz del Frente, Frente Rojo, kaj kun la pseŭdonimo Natalia Valle en la ĵurnalo de la komunista junularo La Hora (1938).[7]

En Meksiko, Carnés eklaboris en radio kaj centriĝis al ĵurnalismo. Ŝi kunlaboris en Romance (1940), España Popular (1942), Nuestro Tiempo (1947), España y la Paz (1951), Juventud de España y Mujeres Españolas (1951), organo de la Unión de Mujeres Antifascistas Españolas, kiun ŝi direktoris. Ŝi laboris ankaŭ kiel profesia ĵurnalistino por gravaj meksikaj gazetoj: nome ĵurnaloj El Nacional, La Prensa, Novedades kaj la revuo Noticias Gráficas, kie ŝi uzis pseŭdonimon Clarita Montes. Ĝis 1951 ŝi duobligis sian identecon por diversigi sian produktadon.[8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • «Tea rooms». Mujeres obreras. Hoja de Lata Editorial, 2016. Adaptita al teatro de Laila Ripoll en 2022.[9]
  • Trece cuentos. Hoja de Lata Editorial, 2017.
  • Rosalía. Hoja de Lata Editorial, 2017.
  • De Barcelona a la Bretaña francesa. Editorial Renacimiento, 2014.
  • El eslabón perdido. Editorial Renacimiento, 2017.
  • Rojo y gris. Cuentos completos I, Ediciones Espuela de Plata, 2018.
  • Donde brotó el laurel, Cuentos completos II. Ediciones Espuela de Plata, 2018.
  • Natacha, Ediciones Espuela de Plata, 2019.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ángeles López, 13-VI-2017: "Luisa Carnés, la «sinsombrero» olvidada", en La Razón
  2. Sanz, Marta (29a de septembro 2016). «Luisa Carnés cuenta los brioches». Babelia. El País. Konsultita la 15an de oktobro 2016.
  3. Autoras en la historia del teatro español. II (1500-1994). Madrid: Asociación de Directores de Escena de España. 1996-2000. pp. 343-347.
  4. El rescate editorial de Luisa Carnés, mecanógrafa en la CIAP
  5. Díaz Nosty, Bernardo (2020). Voces de mujeres periodistas españolas del siglo XX nacidas antes del final de la guerra civil. Renacimiento. pp. 426-430. ISBN 978-84-17950-58-3.
  6. Nosty, op. cit.
  7. Nosty, op. cit.
  8. Nosty, op. cit.
  9. García, Rocío (10a de marto 2022). «La gran novela social de Luisa Carnés llega al teatro». El País. Konsultita la 28an de januaro 2023.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luisa Carnés en la hispana Vikipedio.