Lujza Gecser
Aspekto
Lujza Gecser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1943 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de februaro 1988 (44-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/4-1-119 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1964–1968) |
Okupo | |
Okupo | kostumdezajnisto ĉefdekoraciisto filmreĝisoro |
Lujza Gecser [geĉer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gecser Lujza estis hungara tekstilartisto.
Lujza Gecser[1] naskiĝis la 20-an de decembro 1943 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de februaro 1988 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lujza Gecser akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1968 helpe de stipendio. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Erzsébet Bakay kaj Károly Plesnivy. Ŝi laboris nur 2 monatojn en la mecenata tekstila uzino, poste ŝi estis sendependa privata artisto ĝismorte. Komence ŝi kreis gobelinojn, poste makramojn. Baldaŭ ŝi kreis la unua spacotekstialĵojn, kie ŝi uzis ankaŭ aliajn materialojn, ekzemple paperojn, celofanojn, aluminiofoliojn, vitrojn spegulojn. Ŝi aliĝis al ateliero de Velem. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 1971.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1969, 1975, 1987)
- Kőszeg (1978)
- Arthalo Budapeŝto (1984)
- Székesfehérvár (1989)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1970, 1977, 1988)
- Arthalo Budapeŝto (1975, 1980, 1988)
- Parizo (1975)
- Kopenhago (1979)
- Vieno, (1981)
- Dortmund (1987)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- monumento en Újbuda
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-06-28 per la retarkivo Wayback Machine