Lukács Bicskey
Lukács Bicskey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bicskey Károly |
Naskiĝo | 11-an de majo 1961 en Szeged |
Morto | 8-an de aprilo 2015 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Kincső Pethő (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro voĉaktoro teatra reĝisoro |
Lukács Bicskey [lukAĉ biĉkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bicskey Lukács estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina persona nomo estis Károly.
Károly Bicskey[1][2] naskiĝis la 11-an de majo 1961 en Szeged, li mortis la 8-an de aprilo 2015 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pri fruaj jaroj de Lukács Bicskey plene mankas informoj. Lia malica vizaĝo puŝis antaŭen lin al la aktora kariero. Pro la nomidenteco li ŝanĝis sian personan nomon. Li havis signifajn rolojn ekzemple en Teatro Petőfi (Veszprém) kaj Nova Teatro (Budapeŝto). Ekde la malfruaj 1990-aj jaroj li havis ankaŭ filmajn rolojn, eĉ en eksterlandaj filmoj. Komence li havis rolojn en usonaj filmoj sen paroli angle. En 2014 li malsaniĝis kaj li ne povis resaniĝi. Li postlasis edzinon kun 3 filinoj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Othello - Jago
- Somermeznokta sonĝo - Lysander, Zuboly
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Orsino
- Makbeto - titolrolo
- Molière: Tartufo - titolrolo
- Antigona (Sofoklo): Antigona - Kreon
- John Steinbeck: Egerek és emberek - George
Liaj kinejaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tactical Assault Usono, (1998) - Charles Mason
- Sacra Corona Hungario, (2000) - Peterd
- Machotaildrop Usono, (2009), - Perkins
- Spy Usono, (2015), - ŝoforo
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Ahmed Best, Hrach Titizian, Bobcat Goldthwait [1]
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Szomszédok (hungara serio, 1998) - inspektoro
- Robin Hood (brita, 2006) - reĝo Rikardo
- Munkaügyek (hungara serio, 2013) - Mágikus Nagy Papírusz
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografieto kun foto
- [2]
- [3] Arkivigite je 2021-06-24 per la retarkivo Wayback Machine