Lüneburger Heide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luneburga erikejo)
Lüneburger Heide
Regiono
pejzaĝo [+]

LandoGermanio

- koordinatoj53° 10′ 7″ N, 9° 56′ 23″ O (mapo)53.1686111111119.9397222222222Koordinatoj: 53° 10′ 7″ N, 9° 56′ 23″ O (mapo)
Plej alta punktoWilseder Berg [+]
Areo6 972 km² (697 200 ha) [+]


Lüneburger Heide (Tero)
Lüneburger Heide (Tero)

Lüneburger Heide (Malsupra Saksio)
Lüneburger Heide (Malsupra Saksio)
DEC
Lüneburger Heide
Lüneburger Heide

Lüneburger Heide (Germanio)
Lüneburger Heide (Germanio)
DEC
Lüneburger Heide
Lüneburger Heide

Map
Lüneburger Heide
Vikimedia Komunejo:  Lüneburger Heide [+]
vdr
mapo de la natura regiono Lüneburger Heide

La Lüneburger Heide aŭ en Esperanto Luneburga Erikejo estas granda, preskaŭ ebena pejzaĝo de erikejoj, sablejoj kaj arbaroj en la nordoriento de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi nomatas laŭ la urbo Lüneburg, kaj iom simpligite situas en la triangulo inter la urbegoj Hamburgo, Hanovro kaj Wolfsburg.

erikejo de la regiono
la regiona monteto Wilseder Berg, plej alta punkto de la preskaŭ ebena pejzaĝo

Aparte en la centraj partoj de la regiono konserviĝis vastaj erikejoj. Tia pejzaĝo ĝis la komenco de la 19-a jarcento kovris grandajn partojn de norda Germanio, sed de tiam aliloke preskaŭ komplete malaperis. La erikejoj ekestis en la epoko Neolitiko, per troa paŝtiĝo de la sablozaj kaj tial ne aparte fekundaj grundoj, tiel ke aliaj plantoj ol erikoj malpliiĝis. La restaj vastaj erikejoj de la regiono estas konservataj per kontrolata paŝtiĝo de aparte senpostulemaj specioj de ŝafoj, kaj krom la vastaj herbejoj de violkolore florantaj erikoj karakteriziĝas per multaj arbustoj de juniperoj. Pro sia ekologia unikeco en norda Eŭropo, la regiono estas signifa turisma regiono, kaj parto de la teritorio estas aparte protektata per la regularo de naturaj parkoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono situas inter la riveroj Elbo nordoriente kaj Aller sudokcidente. Okcidente ĝi transiras al sabla ebenaĵo ĉirkaŭ la urbo Stade kaj oriente en la regionon Altmark kun la subregiono Wendland.

La areo kovras grandajn partojn de la germaniaj distriktoj Celle, Gifhorn, Heidekreis, Uelzen, Lüneburg, Lüchow-Dannenberg kaj la plej sudorientajn partojn de la distriktoj Rotenburg kaj Harburg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]