Luterana preĝdomo (Komárom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝdomo de
Komárom
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Komárom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Komárom-Esztergom
Dato de konsekro 1930
Konsekrinto Béla Kapi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Barna Káldy
Konstruado 19281930
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La luterana preĝdomo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Komárom.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1798 la luteranoj en tiu loko apartenis al Luterana preĝejo (Komárno), sed post Traktato de Trianon tiu jam apartenis al Ĉeĥoslovakio. La diservoj poste okazis en la loka lernejo aŭ en la Kalvinana preĝejo (Komárom-Szőny) helpe de pastroj el Győr. En 1922 la luteranoj formis filion, post 6 jaroj ili elektis propran pastron. Oni konstruis ordinaran etaĝan domon por luterana preĝdomo inter 1928-1930. Ĝi estis renovigita en 1981. La koruso estis fondita en 1996.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝdomo situas sola en korto, sed la fasado rekte atingas la trotuaron. La unuetaĝa domo kun kelo plej supre havas krucon. La fasado estas simetria. Ene en la halo oni aranĝis la diservan lokon, kiu jam similas al interno de kirko. La altara bildo prezentas Kriston en Getsemano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Luterana preĝdomo en Komárom