Luterana preĝejo (Komárno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Komárno
Luterana preĝejo en Komárno
Luterana preĝejo en Komárno
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Slovakio
Municipo Komárno
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1798
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1795–1798
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La luterana preĝejo de Komárno estas kirko, do kristana sakrala konstruaĵo, en la municipo Komárno de Slovakio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis permeso de Jozefo la 2-a la luteranoj ne havis preĝejon en Komárno, kiu ĝis Traktato de Trianon estis hungara urbo Komárom. La kredantoj aĉetis parcelon en 1783 kaj en la sekva jardeko pretiĝis la preĝejo. Estas interese, ke oni metis en la muron sarkofagon de romianoj. La turo konstruiĝis nur en 1899. Ankaŭ tiutempe la preĝejo ricevis pli novan fasadon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unusola turo altiĝas ĉe la fronto. La navo finiĝas per duonronda klasikisma altaro. Ties bildo prezentas forigon de Jesuo desur la krucon kaj ĝi estas kopio de pentraĵo de Rubens. Memortabuloj estas ekstere pri la konsekro kaj interne pri la falintoj dum la 1-a mondmilito. En la korto iama lernejo kaj paroĥo kune kun religia biblioteko troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio