Luterana preĝejo (Csömör)
Luterana preĝejo de Csömör | ||
---|---|---|
Luterana preĝejo de Csömör
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Csömör | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
provinco | Pest | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | romantikismo | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Longo | 26 m | |
Larĝo | 10 m | |
Alto | 9 m (navo) | |
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
| ||
Ligiloj | ||
Adreso | 2141 Csömör, Petőfi utca | |
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en grandvilaĝo Csömör.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum dominado de turkoj Csömör senhomiĝis, poste en 1720 luteranaj familioj refondis la komunumon kaj konstruis kirkon en la sekva jaro. Venis ankaŭ luteranaj slovakoj. En 1740 pro pesto preskaŭ senhomiĝis la vilaĝo, poste la katolika ŝtato forprenis la kirkon. En 1787 la luteranoj iĝis filio de Cinkota, samtempe la loka bienulo donacis parcelon al la luteranoj por konstrui lernejon kaj preĝdomon. Tamen la preĝejo estis konstruita nur en la jaroj 1873 kaj 1874. La orgeno estis kreita en 1876, sed en la 1930-aj jaroj alia orgeno estis aĉetita. La 3 sonoriloj ekfunkciis en 1899, pro la mondomilitoj ili estis anstataŭitaj en 1920 kaj 1957. En 1915 paroĥa rajto alvenis, tial ĉesis la filia statuso. La kirko renoviĝis en 1905, 1973 kaj 2000, same en 2000 oni faris kasonan plafonon kaj la turo ricevis horloĝon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La luterana didomo situas sola ĉe stratangulo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas, eĉ ĝi rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. La turpinto estas oklatera svelta piramido. Interne la benkoj estis aĉetitaj de la Luterana preĝejo (Belváros). Károly Jakobey pentris la altaran bildon en 1874, kiu prezentas Jesuon sur olivarba monto.