Károly Jakobey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Jakobey
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de aŭgusto 1826(nun 1826-08-17)
en Hungario Kula (Hungara reĝlando)
Morto la 14-an de julio 1891
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Károly Jakobey [kAroj jakobei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakobey Károly estis hungara pentristo.

S-ino Jakobey pentrita de Károly Jakobey

Károly Jakobey [1] naskiĝis la 19 en Kula (Hungara reĝlando, nun en Serbio), li mortis la 14-an de julio 1891 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Jakobey aĝis 13, kiam li komencis frekventi pentristan akademion en Pest (urbo), li lernis de Jakab Marastoni. Ekde 1845 li studis en arta akademio de Vieno, poste en libera lernejo de Ferdinand Georg Waldmüller. En la fruaj 1850-aj jaroj li revenis al Pest. Li pentradis portretojn (ankaŭ pri historiaj figuroj), pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, ĝenrojn, alegoriaĵojn, ekde la 1870-aj jaroj plej ofte religiajn bildojn. Inter 1861 kaj 1885 li havis edzinon, en tiu periodo 3 gefiloj naskiĝis. Estas interese, ke li mortis en ateliero de Károly Lotz.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • ekde 1852 en Pest
  • Budapeŝto (1910, memorekspozicio)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • portretoj pri Franz Liszt (1859), István Széchenyi (1860), ktp
  • Romantikus táj híddal
  • Tájkép romokkal
  • Garibaldi találkozása Türr Istvánnal (1859)
  • Déli pihenő
  • vidu la bildojn dekstre kaj malsupre!

Fontoj[redakti | redakti fonton]