Luterana preĝejo (Lajoskomárom)
Luterana preĝejo de Lajoskomárom | |
---|---|
Luterana preĝejo en Lajoskomárom
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lajoskomárom |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Fejér |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 400 homoj |
Alto | 30 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Lajoskomárom Batthyány u. 12. |
La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Lajoskomárom (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Lajoskomárom dum la historiaj tempoj luteranoj vivis nur sporade, tial ilia eklezia grupo kovris grandan areon el la departemento. La kirko mem estis konstruita inter 1817–1822, baldaŭ ĝi estis renovigita en 1911, 1967 kaj en 1999. En 1934 oni fondis luteranan grupon, al kiu apartenis ankaŭ 14 proksimaj komunumoj. La nunaj sonoriloj estis faritaj en 1922, krome iam ankaŭ orgeno estis kreita. Ekde la 1990-aj jaroj Enying iĝis filio de Lajoskomárom.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la najbara korto la kalvinana didomo troviĝas. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. La enireja pordo tra la turo funkcias. Alia enirejo estas en la dekstra flanko de la navo. La absido estas plurlatera. La altara bildo prezentas Jesuon en Getsemano.