Luterana preĝejo (Sárbogárd-Sárszentmiklós)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Sárbogárd-Sárszentmiklós
Luterana preĝejo en Sárszentmiklós
Luterana preĝejo en Sárszentmiklós
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sárbogárd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo precipe el ŝtonoj
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en urbo Sárbogárd, en kvartalo Sárszentmiklós, kiu estis iam aparta vilaĝo.

Luterana preĝejo (Sárbogárd-Sárszentmiklós)

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1740-aj jaroj alvenis la unuaj luteranoj tien, kiu estis neloĝata areo. La luteranoj konstruis lernejon kaj preĝdomon, sed en la 1770-aj jaroj la cirkonstancoj malboniĝis, multe da luteranoj foriris. En 1791 denove konstruiĝis lernejo kaj preĝdomo en rando de la vilaĝo. La luterana preĝejo mem estis konsekrita en 1870, post 13 jaroj harmoniumo alvenis. La pli nova lernejo estis konstruita en 1901. En la sekva jaro jam orgeno estis kreita en la kirko. En 1992 la preĝejo ekstere renoviĝis, post kvin jaroj la orgeno kaj la sonoriloj jam funkciis per elektro. En 2008 la kirko denove estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en korto. La fasado estas simetria, meze la turo nur iomete reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Super la enirejo estas videblaj 2 fenestroj, la pli supre estas ronda. La navo finiĝas en rektangula absido, kiu estas iom pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. En la turo 3 sonoriloj loĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.