Luvianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luvianoj
popolo
Anatolians
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Luva lingvo
Religio



vdr
supozebla antikva vivregiono de la luvianoj

Luvianoj estas la moderna scienca termino por loĝantara grupo kiu vivis en Malgranda Azio kaj norda Sirio en la Bronzepoko kaj en la Ferepoko: la difino ampleksas ĉiujn parolantojn de la luva lingvo. Epigrafaj atestaĵoj en luvia hieroglifa skribo same kiel loknomoj kaj personaj nomoj kiuj povas esti identigitaj kiel apartenaj al la luva lingvo funkcias kiel eblaj indikiloj de la areo de la luvianoj. Ĉu iam ekzistis unueca etno kiu identigis sin per la luva estas demando pri debato.

La nomo luvianoj ekestis kiam en la hititaj arkivoj elfositaj proksime de la arkeologia loko Hatuŝa en la nuna provinco Çorum de Turkio troviĝis tekstoj skribitaj en lingvo kiun la hititoj nomis luvili. El tiu ĉi lingva nomo formiĝis la nomo "luvianoj", kvankam en hititaj kaj luvaj tekstoj oni neniam mencias tian etnon. Tamen, la loknomo Luvia (en Esperanto per pruntvorto Luvio) estas atestita por la antikva hitita periodo, sed ĝi ne povas esti precize lokigita, kvankam la regiono devis esti okcidente de la rivero Kızılırmak. Kvankam la etna nomo "luvianoj" estas ofte uzita en faka literaturo diverslingve, la problemoj asociitaj kun la esprimo estas plurfoje atentigitaj. Krome, oni supozas, ke en tiu tempo ne ekzistis koncepto de "popolo" aŭ "etneco" en la moderna senco, ĉar en hititaj tekstoj la nomoj de homoj estas prefere la escepto. Oni notu ankaŭ, ke la lingvonomo luvili estas fremda termino el la hitita lingvo kaj la luvaj parolantoj eble nomis sian lingvon alimaniere. Por la lingvo proponiĝis la esperantlingva nomo luva lingvo, por diferencigi la lingvon de la antikva regiono Luvia, kvankam tiu nomigo nur estas propono - akceptante du (parencajn) signifojn de sama vorto luvia, oni povus ankaŭ decidiĝi nomi la lingvon luvia.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la prahistorio de la kulturoj ekzistas nur nekonfirmitaj hipotezoj.

Meza bronzepoko[redakti | redakti fonton]

Estas certeco de ĉirkaŭ 2000 antaŭ nia erao: personaj nomoj kaj pruntvortoj en la vortprovizo de la antikvaj asiriaj dokumentoj el la arkeologia loko Kültepe (20 kilometrojn nordoriente de la nuna urbo Kayseri), kiuj estis verkitaj inter 1950 kaj 1700 antaŭ nia erao ("meza kronologio") montras ke la hitita kaj luva jam estis du malsamaj lingvoj en tiu tempo. Laŭ multaj esploristoj, la hititoj ekloĝis en tiu tempo sur la supra Kızılırmak, kun la politika-ekonomia centro Kültepe (Kaniš-Neša), laŭ kiu la hititoj nomis la lingvon de la najbaroj neŝili, el kiu poste per pluraj ŝanĝoj iĝis luvili. La parolantoj de la luva lingvo en tiu epoko troviĝis kredeble en suda kaj okcidenta Anatolio, kun la ebla politika centro en la antikva urbo Purušḫanda (probable en la moderna turkia provinco Aksaray).

Hitita periodo[redakti | redakti fonton]

La antikvaj hititaj leĝoj de la 17-a jarcento a.K. ankaŭ traktis kazojn koncerne la tiam ankoraŭ sendependajn landojn de Palā kaj Luvia. Ĉi tiuj rilatis al komercistoj kaj homoj kiuj estis deportitaj al alia lando kaj ŝajnas esti bazitaj sur interkonsentoj inter kaj Luwiya.[1] Oni notu, ke la luvianoj verŝajne ne kreis "luvian ŝtaton". Kun la tempo, tamen, Arzavo formiĝis en la okcidento, kun la kerna areo en la valo de la rivero Meandro. En la sudo estis la ŝtato Kizuvatna, kiu konsistis el miksita hurita-luviana populacio. La ŝtato Tarĥuntaŝa ne estis kreita en suda Anatolio ĝis la periodo de la hitita imperio. Ĉu la lando Viluŝa, kiu laŭ la reganta scienca hipotezo identas al Trojo, kaj ĉirkaŭ 1280 antaŭ nia erao fariĝis vasalo de la Hitita Imperio, apartenis al la ŝtatoj de la luva lingvo, ne povas esti decidita surbaze de evidenteco. Esploristoj diskutas ĉu la luva aŭ frua formo de la lidia estis parolata en Trojo.

Arzava[redakti | redakti fonton]

La najbara regno Arzavo jam estas menciita en antikvaj hititaj tempoj, antaŭ la disvolviĝo de la Hitita Imperio, sed en tiu tempo ĝi estis ekster la intereso de la hititaj reĝoj. La unuaj armitaj konfliktoj erupciis sub reĝo Tudĥalija la 1-ala 2-a. Interalie, trudeniroj de la kaŝkanoj el la regiono Bitinio kaj Ponto borde de la Nigra Maro en la Hititan Imperion kaŭzis malfortiĝon de la imperio kaj samtempe la plifortigon de la regno Arzavo, kies reĝo Tarĥuntaradu estis petita de la egiptia faraono Amenhotep la 3-a doni al li filinon kiel edzino. La hitita Granda Reĝo Murŝili la 2-a finfine frakasis la regnon Arzavo post pluraj militaj kampanjoj. Antaŭ la falo de la ĉefurbo Apaša (probable la pli posta urbo Efezo), la lasta reganto de Arzavo ĉirkaŭ la jaro 1316 antaŭ nia erao fuĝis al insulo en la Egea Maro, kie li baldaŭ mortis. Arzavo poste estis dividita fare de la hititoj en vasaloŝtatojn: Mira (verŝajne la antaŭa kernlando de Arzavo), Ŝeĥa (Šeḣa) kaj Ĥapala (Ḫapalla).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. Craig Melchert: The Luwians, angle, eldonejo Brill, Leiden 2003, ISBN 90-04-13009-8, p. 28