László Marton (skulptisto)
Etoso
László Marton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1925 en Tapolca |
Morto | 5-an de oktobro 2008 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1946–1952) Arta Universitato Moholy-Nagy (1940–1946) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
László Marton [lAslO], hungare Marton László, Esperante ’’Ladislao Marton’’ estis hungara skulptisto.
László Marton naskiĝis la 5-an de novembro 1925 en Tapolca. Li mortis la 5-an de oktobro 2008 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Marton frekventis Industriartan, poste Belartan Ĉeflernejojn en Budapeŝto inter 1940-1952, kie li lernis precipe de Pál Pátzay kaj Béni Ferenczy. Li aĝis 17, kiam li faris la unuan skulptaĵon. Pli, ol 150 da liaj skulptaĵoj estas videblaj tutlande, inter ili en Budapeŝto 40. Li ricevis premion Kossuth en 2003, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (selekto)[redakti | redakti fonton]
- 1952, 1959, 1967, 1970 Budapeŝto
- 1967 Plovdiv, Sofio
- 1977 Veszprém, Tapolca
- 1984 Keszthely
- 1994 Hévíz, Sümeg
- 1996 Balassagyarmat, Dublino
- 2000 Tokio kaj aliaj japanaj urboj
Liaj grupaj ekspozicioj (selekto)[redakti | redakti fonton]
Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]
- skulptaĵoj, ekzemple pri Lajos Kossuth, 1954, Budapeŝto; Lenino, 1960, Komló (en 1990 neniigita); Ludwig van Beethoven kaj Wolfgang Amadeus Mozart, 1963, Budapeŝta Ŝtata Operejo; Petőfi, 1968, Szalkszentmárton; Stefano Bocskai, 1969,Hajdúszoboszló; Bányászok (Ministoj), 1984, Ajka; Johano Nepomuko, 1994, Budapeŝto
- monumentoj, ekzemple Felszabadulási emlékmű (Liberiĝa monumento), 1969, Jászberény; la sama temo en Tyukod en 1983; memormonumento pri Ferenc Kölcsey, 1973, Szatmárcseke
- reliefoj, ekzemple pri Stefano Bocskai, 1953 Budapeŝto