László Posonyi Takács
Aspekto
László Posonyi Takács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Csokonai Vitéz Mihály Tanítóképző Főiskola (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Posonyi Takács [lAslO poŝonji takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Posonyi Takács László estas hungara aktoro. Lia familia nomvarianto estis Pozsonyi [poĵonji].
László Posonyi Takács[1][2] naskiĝis la 23-an de januaro 1971.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Posonyi Takács studis en aktorstudio de Teatro Madách. Liaj plej gravaj instruistoj estis László Mensáros kaj Tamás Ádám (aktoro). En 1997 li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Győr). Li ricevis 3 premiojn inter 2008-2015.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Puck
- La Dresado de la Megero - Hortensio; Litio
- La gajaj edzinoj de Windsor - D-ro Caius
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Feste
- Hamleto - Rosencrantz
- Romeo kaj Julieta - Mercutio
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Spekin (poŝtestro)
- Anton Ĉeĥov: La mevo - Ŝamrajev
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Sándor Bródy: A tanítónő - nobela juĝisto
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj - Szíjártó
- Ferenc Molnár: Egy, kettő, három – Antal
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sivatagi nemzedék (televida filmo, 1991)
- Szomszédok (televida serio, 1993-1994) - amiko de Julcsi
- Szőke kóla (2005) - Ricsi Orsós
- Kék kék kék (televida filmo, 2022) - Prézli