Léon Werth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Werth
Léon Werth, franca verkisto, en 1914
Léon Werth, franca verkisto, en 1914
Persona informo
Léon Werth
Naskiĝo 16-an de februaro 1878 (1878-02-16)
en Remiremont
Morto 13-an de decembro 1955 (1955-12-13) (77-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • eseisto • romanisto • verkistoscenaristo • literaturkritikisto • tradukistoartokritikisto vd
Laborkampo literaturo • kritiko de arto • ĵurnalismo vd
Aktiva dum 1885–1949 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léon WERTH estis franca verkisto kaj artkritikisto. Li naskiĝis la 17-an de februaro 1878 en Remiremont, Vogezoj, Francio kaj mortis la 13-an de decembro 1955 en Parizo. Léon Werth estis proksima amiko de Octave Mirbeau kaj de Antoine de Saint-Exupéry.

Li skribis kritikeme kaj kun granda precizeco pri la franca socio dum la Unua Mondmilito, pri koloniismo kaj pri la franca "kunlaborado" dum la Dua Mondmilito.

Saint-Exupéry renkontis Werth en 1931. Li baldaŭ fariĝis la plej proksima amiko de Saint-Exupéry ekster la pilota kolegaro de la franca aerpoŝta servo. Werth ne havis multon komunan kun Saint-Exupéry: li estis anarkiisto, lia patro estis judo kaj maldekstra subtenanto de bolŝevismo. Estante dudek du jarojn pli aĝa ol Saint-Exupéry, kun tre realisma verka stilo, sukcesa aŭtoro de dek du ampleksaj libroj kaj multaj magazinaj artikoloj, li estis plursence la malo de Saint-Exupéry. Sed tamen ili bone harmoniis.

Saint-Exupéry dediĉis du librojn al li, ("Letero al ostaĝo" kaj "La Eta Princo"), kaj referencis al Werth en tri pliaj.

Komence de la Dua Mondmilito, dum skribado de la libro "La Eta Princo", Saint-Exupéry vivis en sia apartamento centre de Novjorko, pensante pri sia denaska Francio kaj liaj amikoj. Léon Werth pasigis la militon en Saint-Amour, vilaĝo en Ĵurasio, monta regiono proksime de Svislando, kie li "estis sola, malvarma kaj malsata", kaj forte kritikis la francajn rifuĝintojn. Saint-Exupéry revenis al Eŭropo komence de la jaro 1943, post kiam li konstatis ke li "ne povas toleri esti for de tiuj, kiuj malsatas ... mi foriras por suferi kaj tiel esti proksima al tiuj, kiuj estas karaj por mi."

Fine de la Dua Mondmilito, kiun Antoine de Saint-Exupéry ne travivis, Léon Werth diris: "Paco, sen Tonio (Saint-Exupéry) ne estas tute paco." Leono Werth ne vidis la tekston, por kiu li estis tiel respondeca ĝis kvin monatojn post la morto de sia amiko, kiam la franca eldonejo Gallimard sendis al li specialan eldonon de la libro.

La dediĉo de la libro "La Eta Princo"[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Al Léon Werth

Pardonu infanoj, ke mi dediĉis tiun libron al "grandulo". Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandulo estas la plej bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandulo kapablas ĉion kompreni, eĉ porinfanajn librojn. Mi havas trian senkulpigon: tiu grandulo vivas en Francio, kie li suferas pro malsato kaj malvarmo. Li ja bezonas konsolon. Se ĉiuj tiuj senkulpigoj ne sufiĉas, mi volonte dediĉos ĉi libron al la infano, kiu iam antaŭe tiu grandulo estis. ĉi tiu grandpersono iam estis. Ĉiuj granduloj unue estis infanoj (sed malmultaj el ili memoras pri tio). Do mi korektas mian dediĉon:

Al Léon Werth,

kiam li estis malgranda knabo [1] 

Libroj[redakti | redakti fonton]

Je kursivaj literoj, titola traduko

  • 33 jours (33 tagoj)
  • Clavel chez les majors
  • La maison blanche ( La Blanka Domo)
  • Clavel Soldat
  • Cochinchine (Koĉinĉino)
  • Le Destin de Marco
  • Le monde et la ville (La Mondo kaj la Urbo)
  • Impressions d'audience (Impresoj de la aŭskultantaro)
  • Saint-Exupéry, tel que je l'ai connu ( Saint-Exupéry, kiel mi konis lin)
  • Caserne 1900
  • Déposition / Journal 1940 - 1944
  • Voyages avec ma pipe (Vojaĝoj kun mia pipo)
  • Une soirée à L'Olympia

Referencoj[redakti | redakti fonton]