Mária Aszódi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Aszódi
Mária Aszódi
Mária Aszódi
Persona informo
Naskonomo Aszódi Mária
Naskiĝo 11-an de septembro 1951 (1951-09-11)
en Szolnok
Morto 13-an de aprilo 2003 (2003-04-13) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Faculty of Humanities • Verseghy Ferenc Grammar School
Familio
Patro Imre Aszódi
Patrino Márta Chiovini
Edz(in)o István Hatvani (okulkuracisto)
Infano 1
Okupo
Okupo operkantisto • concert singer • lingva instruisto
vdr

Mária Aszódi [asOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aszódi Mária estis hungara operkantisto (koloratursoprano), instruisto. Ŝia patrino estis Márta Chiovini, ŝia patro estis Imre Aszódi, ŝia avo estis Ferenc Chiovini, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Hatvani Istvánné.

Mária Aszódi kantas en 1995

Mária Aszódi[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1951 en Szolnok, ŝi mortis la 13-an de aprilo 2003 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Aszódi pasis siajn fruajn jarojn en Artistkolonio (Szolnok), krome ŝi lernis kantadon kaj violonadon. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj ŝi havis stipendion en Moskva Ŝtata Universitato por perfektigi sian rusan lingvoscion. Depost la studentaj jaroj ŝi aliĝis al turneoj, kie ŝi estis violonisto kaj kantisto. Hejme ŝi prenis kantolecionojn de Jenő Sipos. En fino de la 1960-aj jaroj ŝi akiris licencon pri operkantado, poste ŝi ofte partoprenis en turneoj. Post jardeko ŝi ricevis membrecon en Nacia Teatro (Szeged), sed post la nasko ŝi elektis la pli liberan turnean vivon. Ekde la 2000-aj jaroj ŝi instruis muzikon. Ŝi edziniĝis en 1972 (antaŭ la diplomo), baldaŭ ili divorcis. Ŝia dua edzo estis István Hatvani (okulkuracisto), tiam ŝi naskis en 1987.

Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]