Mária Hertay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Hertay
Persona informo
Naskonomo Hertay Mária Anna
Naskiĝo 5-an de oktobro 1932 (1932-10-05)
en Sopron
Morto 5-an de majo 2018 (2018-05-05) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo grafikartisto
vdr

Mária Hertay [hertai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Hertay Mária Anna estis hungara grafikisto, litografo, akvafortisto, emajlisto.

Bildoj de Mária Hertay

Mária Hertay [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1932 en Sopron, ŝi mortis la 5-an de majo 2018 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Hertay frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, ŝi lernis pentradon de József Soproni Horváth. Ŝi akiris pentristan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1959, poste samloke grafikistan diplomon en 1963. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Ék, Géza Fónyi, Gyula Pap kaj János Kmetty. Post siaj studoj ŝi kreis ofte al la katolika eklezio litografiaĵojn, akvafortojn, emajlojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1971-2011.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj akvafortoj[redakti | redakti fonton]

  • Gerbera
  • Kilátás a Lánchídra
  • Gránátalma
  • Mákgubók

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • konstanta ekspozicio en Csorna (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]