Mário Cesariny de Vasconcelos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mário Cesariny De Vasconcelos)
Mário Cesariny de Vasconcelos
Persona informo
Mário Cesariny de Vasconcelos
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1923 (1923-08-09)
en Lisbono
Morto 26-an de novembro 2006 (2006-11-26) (83-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Académie de la Grande Chaumière vd
Profesio
Okupo poeto • pentristo • verkisto • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mário Cesariny de Vasconcelos, ankaŭ konata kiel Mário Cesariny (9-a de aŭgusto, 1923, Lisbono, Portugalio - 26-a de novembro, 2006, Lisbono, Portugalio) estas inter la plej gravaj portugalaj superrealistaj poetoj, estante eldoninta kelkajn ĉefajn verkojn dum kariero de 50 jaroj. Cesariny ankaŭ estis pentristo, sed sia laboro centriĝis je poezio en la 1950-aj jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mário Cesariny studis en la prestiĝa Escola de Artes Decorativas António Arroio kaj ankaŭ studis muzikon kun la komponisto Fernando Lopes Graça. Pli malfrue, li membriĝis en la Académie de la Grande Chaumière en Parizo, kie li renkontiĝis kun André Breton en 1947. Li baldaŭ influiĝis per la franca superrealista movado kaj estis unu el la plej gravaj subtenantoj de la movado en Portugalio, kie li fondis la Lisbonan Superrealistan Movadon kun aliaj portugalaj artistoj, inkluzive de Alexandre O'Neill kaj José-Augusto França.

Post esti konatiĝinta kun la superrealista movado, Cesariny formoviĝis de la neorealista movado, grava tiuepoke en la lando por esti farita ĉefe el membroj de la rerezistado kontraŭ la faŝista reĝimo de Oliveira Salazar. Li adoptis sintenon de daŭra eksperimentado en sia laboro. Tiu principo estas la ĉefa trajto de lia laboro kaj ĉeestis tra lia kariero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1950 - Corpo Visível
  • 1952 - Discurso sobre a Reabilitação do Real Quotidiano
  • 1953 - Louvor e Simplificação de Álvaro de Campos
  • 1956 - Manual de Prestidigitação
  • 1957 - Pena Capital
  • 1958 - Alguns Mitos Maiores e Alguns Mitos Menores Postos à Circulação pelo Autor
  • 1959 - Nobilíssima Visão
  • 1961 - Poesia
  • 1961 - Planisfério e Outros Poemas
  • 1964 - Um Auto para Jerusalém
  • 1965 - Titânia e A Cidade Queimada
  • 1972 - Burlescas, Teóricas e Sentimentais
  • 1980 - Primavera Autônoma das Estradas
  • 1994 - Titânia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]