Márton Kövér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márton Kövér
Manuel Antonio Campos kaj Márton Kövér en 2017
Manuel Antonio Campos kaj Márton Kövér en 2017
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1987 (1987-10-24) (36-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Márton Kövér [kovEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövér Márton estas hungara kanuisto, pagajsurfisto, naŭfoja mondĉampiono.

Márton Kövér naskiĝis la 24-an de oktobro 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Kövér ekde 1995 estis kanuisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj sur Danubo. Depost signifaj rezultoj en junularaj konkursoj li estis naŭfoje mondĉampiono en maratonaj distancoj individue aŭ duope inter 2011-2017 (memoru: tiu sportbranĉo ne ekzistas en Olimpikoj). Li estis ankaŭ eŭropa ĉampiono kvinfoje tiutempe. Li malaktiviĝis en la jaro 2009, tiam li estis trejnisto, sed poste li denove estis aktiva sportisto. Depost 2017 li estis ankaŭ starremisto kaj en la sensporta vivo oficiro (leŭtenanto).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.