Mátyás Frühwirth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FRÜHWIRTH Mátyás [fruvirt] estis hungara esperantisto, politikisto kaj parlamentano.

Mátyás Frühwirth [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1889 en SoroksárVecsés. Li mortis en 1949? en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Frühwirth frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste li lernis juron en Universitato de Budapeŝto, krome li aliĝis al la katolika societo. Li finbatalis la unuan mondomiliton. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. Ekde 1920 li laboris en diversaj kristanaj movadoj, krome li estis elektita parlamenta deputito. En 1928 li aliĝis al la katolikaj esperantistoj. Li kunfondis la Hungaran Katolikan Esperanto-Societon. Foje li parolis pri Esperanto en la parlamento. Post la 2-a mondmilito li okupiĝis pri komercado de lignaĵoj. Inter 1947-1949 li estis delegito de UEA en Balatonfűzfő.

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Pestmegye Trianon után I-II. (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.