Saltu al enhavo

Mátyás Koltai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mátyás Koltai
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1935 (1935-01-19)
en Békéscsaba
Morto 1-an de februaro 1995 (1995-02-01) (60-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mátyás Koltai [mAtjAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koltai Mátyás estis hungara kuracisto, farmakologo. Lia familia nomvarianto estis Koltay [koltai].

Mátyás Koltai[1] naskiĝis la  19-an de januaro 1935(nun 1935-01-19) en Békéscsaba, li mortis la 1-an de februaro 1995 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Koltai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1953, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Szeged en 1959. Inter 1958–1962 li praktikadis en la universitata instituto, inter 1962–1972 li estis asistanto, inter 1972–1979 lektoro, inter 1979–1991 docento. Pli frue li kompletigis sian diplomon pri laboratoriaj scioj (1963) kaj pri farmakologio (1980). Interrompe en la jaroj 1969 kaj 1970 li esploris en Universitato de Kentukio. Li kandidatiĝis en 1977 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1992 ĝis sia morto li esploris en Le Plessis-Robinson en rango profesoro. Lia esplortereno estis la aŭtonoma nervosistemo kaj la muskola sistemo. Li edziĝis en 1964, lia edzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Beiträge zur Kenntnis des Wirkungmechanismus der Ganglienblocker. (kunaŭtoro, 1959)
  • A Ruta graveolens kristályos anyagai. Többekkel. (kunaŭtoro, 1965, ankaŭ germane)
  • Gyógyszertani gyakorlatok. (studenta lernolibro, 1972, reeldonita: 1973–1985)
  • Az insulin anaphylactoid gyulladást fokozó hatásának elemzése. (disertaĵo, 1975)
  • Légúti allergiás gyermekek lymphocyta béta-adrenerg receptor vizsgálata. (kunaŭtoro, 1988)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.