Mór Szatmári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Szatmári
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1856 (1856-05-03)
en Iojib
Morto 9-an de decembro 1931 (1931-12-09) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Jenő Szatmári
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

SZATMÁRI Mór (satma:ri) estis hungara ĵurnalisto naskita en Józsefháza la 3-an de majo 1856 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de decembro 1931. Lia filo estis Jenő Szatmári.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Szatmári pristudis juron en Nadjvarado. Li komencis sian ĵurnalistan karieron ĉe la Szabadság en Nagyvárad. Ekde 1881 li estis kunlaboranto de la sendependa Egyetértés en Budapeŝto, pli poste ĝia politika rubrikgvidanto, sekve ĝia ĉefkunlaboranto. Ekde 1904 li estis respondecredaktoro de popolgazeto Budapest, ekde 1913 ĉefkunlaboranto de la gazeto Magyarország. Inter 1902 kaj 1910 li estis parlamenta deputito de distrikto Margitta en landkunveno kun sendependa programo. Li estis longtempe ĉefsekretario, pli poste vicprezidento de ĵurnalistasocio Budapesti Újságírók Egyesülete.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A süllyedő társadalom. Parlament, Klérus, Sajtó (Bp., 1889);
  • Húsz esztendő parlamenti viharai (Bp., 1928).

Fonto[redakti | redakti fonton]