Móric Szentkirályi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Móric Szentkirályi [sentkirAji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szentkirályi Móric estis hungara juristo, politikisto, parlamentano, urbestro, kuracisto. Lia nobela antaŭnomo estis ér-szentkirályi.

Móric Szentkirályi en 1866
Memortabulo pri Móric Szentkirályi

Móric Szentkirályi [1] naskiĝis la 7-an de marto 1807 (laŭ aliaj informoj la naskiĝjaro estas 1809) en Pest (urbo), li mortis la 7-an de januaro 1882 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Móric Szentkirályi frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest, li advokatiĝis en 1829, poste li iomete studis en germanaj universitatoj. Hejmenveninta li estis notario, poste subdepartementestro de Pest-Pilis-Solt-Kiskun, ankaŭ parlamenta deputito. Li estis opoziciulo (reformulo). Li fondis kun Lajos Kossuth, István Bezerédj kaj Teréz Brunszvik la unuan hungaran infanĝardenon en 1836. En 1838 li gvidis la Nacian Teatron, sed tiu posteno estis sensukcesa. Dum la Hungara revolucio de 1848 li iomete retiriĝis de la revoluciaj ideoj. Post falo de la liberecbatalo li akiris medicinan diplomon, poste li estis kuracisto en Pest, kie li kuracadis senpage. Inter 1865 kaj 1868 li denove estis parlamenta deputito, poste li ne estis reelektita, fine li estis la lasta urbestro de urbo Pest. Pro polemikoj li ne estis reelektita, tial poste li denove kuracadis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Értekezés a magyar asszony jussairól (Pest, 1829)
  • Jelentése Pest, Pilis és Solt megyék 1838 – 40. évi országgyűlési követeinek (Pest, 1840)
  • Eszmetöredékek a vármegyék rendezéséről (Budapeŝto, 1876)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato kun memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]