Mönchhof (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mönchhof-gastejo

La enarbara gastejo Mönchhof estas historia kaj ŝatita ekskurscelo en la Turingia Arbaro/Germanujo proksime de Elgersburg. Ĝi situas en alteco de 753 metoj ĉe la supra finiĝo de Jüchnitz-valo ĉe Schmücker-strato kiu unuigas la bienon kun Elgersburg kaj samtempe malkomenciĝas tie. Ĝia kontinuo estas forstvojo ĝis Schmücke portante la nomon Salzmann-strato. La gastejo staras sur loko de eksa kapelo kaj forstitejo ĉe la limo inter Elgersburg kaj Ilmenau-Manebach. Nordnordeoste estas je distanco de ĉ. 1 km la pinto de la 799 metrojn alta Rumpelsberg-monto kaj je 800 m pli oriente estas la malroka pinto de Bundschildskopf (785 m). Sudsudeoste estas Hirschkopf (771 m( kaj sudsudueste je 784 metroj la pinto de Leimbühl.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tombŝtono de Frankenberg sur la tombejo de Elgersburg

Disde la komenco ĝis 1877[redakti | redakti fonton]

Mezepoke la monaĥoj de Ichtershausen starigis surloke etan kapelon kaj dometon por laika frato fleganta la al la klostro apartenantan arbaron. Post Reformacio la bieneto kun la kapelo kadukiĝis. La ununuraj atestiloj de tiu ĉi epoko estas la t.n. monakaj ŝtonoj kaj volba kelo. Krome perfidas la klostran posedon ankoraŭ kelkaj topografiaĵoj: nomiĝas ekz. ĝis hodiaŭ montdorso inter Geraberg kaj Elgersburg Mönchsheide (monaka herbejo) kaj la arbaro ĉe la okcidenta deklivaĵo de Rumpelsberg ĝis Jüchnitz-valo nomiĝas Mönchswald (monaka arbaro).[1] En 1852 oni starigis sur la kapelaj fundamentoj lignan dometon kaj la administranto tie rajtis pagigi la pretervenantojn por la vojuzo sed li ankaŭ elverŝis trinkaĵojn kaj disdonis manĝaĵojn al ili.

Erao de Frankenberg[redakti | redakti fonton]

Por la daŭro de 27 jaroj la forstisto, gastejestro kaj vojprizorganto Peter Frankenberg loĝis tie. Li iĝis regione fama per siaj cervaj paradoj. Danke al fajfo de certa melodio li sukcesis alogi cervojn manĝontajn el la manoj de li; tion ŝatis spekti la homoj. Tio atesteblas per fotoj. Lia tombo troviĝas sur la tombejo de Elgersburg.

Ekde 1908[redakti | redakti fonton]

Pro la kreskanta fremdultrafiko la de tiam Mönchhof nomita konstruaĵo en 1908 pligrandigitis per trabfakaĵo sub la zorgo de forstisto Röder el Manebach. Tiam la domo gajnis sian nuntempan formon. Jam kvar jarojn poste, post la retiriĝo de Röder, la forsteja epizodo estis finita. La gasteja funkcio inverse daŭrigitis. En 1926 transprenis ĝin de la filo de Röder la gehlberg-ano Paul Teichmüller; li sukcesis plibeligi la tuton kaj krei belan gastejon. Dum milittempo la homoj ŝatis ankaŭ helpon lian dum la ŝerĉado de brulligno taŭga. En 1956 Teichmüller retiriĝis. Sekvis diversaj luprenantoj (Hella Freund, la geedzparo Keune el Geraberg) kaj la ekipaĵo gasteja pliboniĝas senteble. Gasto elstara en 1966 estis Walter Ulbricht. En 1976 venis la erfurtano Lothar Eisenhardt kaj post 1990 la familio Schmidt.

Ŝtonoj kaj Trinius[redakti | redakti fonton]

Mönchsstein-ŝtono ĉe Mönchhof

Sume ekzistas kvar monakaj ŝtonoj, kiuj estas landlimaj ŝtonoj kaj starigitis fare de monakoj. Unu bela tia ŝtono portas imagon de Sankta Georgo. La verkisto August Trinius, kiu helpis entuziasmigi homojn pri Rennsteig, dediĉis tutan poemon je Mönchhof.[2] La menciita Georgo-ŝtono malkovritis fare de la instruisto Bader en 1903 je distanco de ĉ. 50 m for de la gastejo. Post intertempa lokigo ĉe la instruista domo ĝi retransportitis orginloken kaj admireblas ekde septembro 1906. Laŭ legendo kiun Ludwig Bechstein priskribis[3], promesitis al la monaĥoj tiom da tereno kaj arbaro kiom longe frokulo povus porti certan ŝtonon; ordenano do ekmarŝis el Erfurto ĝis kompleta korpa laciĝo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kroniko de Mönchhof relegebla surloke en la gastejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geodienste des Bundesamtes für Naturschutz
  2. Jen la teksto de la poemo kiu relegablas krome sur la hejmpaĝo gasteja aŭ ĉe suehnekreuz.de: Beim Mönchhof, wo aus der Täler Lauf keuchend die Straßen zum Gebirge hinauf, / da haben sie ihn wieder aufgericht, den uralten Stein mit dem zerschlagenen Gesicht. / Mit dem Runzeln und dem grauen Haar, um das Stürme tobten viel hundert Jahr, / und als über dem Hochwald Dunkel sich senkt, ein kleiner Zug zum Steine lenkt. / Vier Menschenkinder, Hand in Hand, blicken schweigend zum Steine unverwandt. / Halb sinnend, halb lachend, ein junges Blut, eine Frau mit Augen wie Sommerglut. / Eines der klopfenden Herzen lauscht, was der Nachtwind in aus dem Wipfeln rauscht. / Der Vierte aber senkt ernst sein Haupt, und leise spricht er: Wenn's mir erlaubt, / Dann möcht ich unter diesem Stein wohl dermal einst begraben sein! / Und wieder Schweigen rings im Kreise, da hebt es an, da regt es sich leise, / wie Geistergeflüster zieht's durch die Nacht: Der alte Mönch ist aufgewacht! / Durch den steinernen Leib rieselt flüchtiges Leben, und Lippen künden mit heimlichen Beben. / Ich fehlte einst! Und um der Liebe Schuld, da nahm ich den Stein auf in Geduld / und trug ihn im härenen Ordenskleid über die Berge in Weh und Herzensleid / büßend und betend und sehnsuchtskrank, bis ich zu Tode niedersank. / Ihr Bild, ihr Name meines letztes Worts, sie setzten den Stein zu Häupten mir, Denkmal der Schuld und doch auch Herzenszier! / Keiner geht ohne Schuld durch die Welt. Wem aber die Liebe das Herz erhellt, / Die Lieb, ob sie sein darf oder nicht, der schaut in Gottes Angesicht. / Der fühlt aller Dinge Anfang und Ende. Ruhen allein in der Liebe Hände. / Viele Hundert Jahre hielt ich hier Wacht Und hab darüber nachgedacht. / Viele hundert Jahre werd' ich noch stehen, wenn Geschlechter auf Geschlechter vor mir verwehen. / Und wer der Weges kommt gefahren und hat der Liebe Leid erfahren, / dem will ich still ins Auge seh'n, dass er getröstet kann wiedergeh'n! / Still ist's wieder im dunklen Tann. Vier Menschenkinder sehen sich an, / und Hand in Hand schreiten sie zurück, im Herzen ein Ahnen vom höchsten Glück!
  3. Bechstein, Ludwig: Der Sagenschatz und die Sagenkreise des Thüringerlandes, Theil 3, Meiningen und Hildburghausen 1837
50.67717355333310.8335226775