Ludwig Bechstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ludwig Bechstein

Ludwig BECHSTEIN (naskiĝis la 24-an de novembro 1801 en Vajmaro, mortis la 14-an de majo 1860 en Meiningen) estis germana verkisto, bibliotekisto kaj arkivisto. Hodiau li famiĝas antaŭ ĉio pro siaj Popolaj fabeloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bechstein naskiĝis kiel nelegitima filo de Johanna Carolina Dorothea Bechstein kaj de franca elmigrinto nome Louis Dupontreau. Adoptis lin en 1810 lia onklo Johann Matthäus Bechstein. Ekde tiam li portis novan nomon. Lia onklo ankaŭ ebligis al li frekventi la gimnazion en Meiningen kaj trejniĝi kiel apotekisto en Arnstadt (1818-21), kie li restis kiel helpanto ĝis 1824.

Jam en 1823 li publikigis sub la nomo C. Bechstein la Turingiajn popolfabelojn. Poste li estis ĝis 1826 apotekisto-astistanto en Meiningen kaj ĝis 1828 provizoro ĉe la Schwan-apoteko en Bad Salzungen. Tamen tiaj deĵoroj tute ne kontentigis lin. Poste donis al li duko Bernhard la 2-a (Saksio-Meiningen) stipendion por studi historion, filozofion kaj literaturon. La studoj komenciĝis en 1829 en Leipzig kaj kontinuiĝis en München ekde 1830. En Leipzig li membriĝis al studenta korporacio. En la 1831-a jaro li iĝis duka kabinetbibliotekisto en Meiningen kaj en 1833 estro de la Duka publika biblioteko. Li fondis en 1832 la regionhistorian societon Hennebergischer altertumsforschender Verein, kiun li estris ĝis 1857.

Bechstein du fojojn edziĝis. En 1832 estis la nupto kun Caroline Wiskemann el Oechsen. El tiu unuiĝo naskiĝis - kiel ununura infano - Reinhold Bechstein, kiu iĝis pli malfrue filologo kaj germanisto. La edzino Caroline mortis jam en 1834. Du jarojn poste Ludwig Bechstein denove edziĝis, al Therese Schulz el Untermaßfeld. Kun ŝi li havis sep infanojn, inter ili Adolf Emil Ludwig Bechstein (1843–1914), konata desegnisto kaj ilustristo liatempe.

Bechstein eldonis en 1834 kronikon de Meiningen (1676-1824). En 1840 li distingitis per la titolo de Kortega konsilisto kaj ekloĝis en propra domo en la Halbestadt-strato. En 1842 li aliĝis al la framasona loĝio Charlotte zu den drei Nelken ein. En 1848 li transprenis la gvidadon de la arkivo Gemeinschaftliches Hennebergisches Archiv kiel estro kaj arkivisto.

Elradiado verkista[redakti | redakti fonton]

Liaj patriotismaj lirikaĵoj kaj historiaj rakontoj/romanoj (kiel ekz. Der Dunkelgraf pri la historio de la Obskuraj gegrafoj) hodiaŭ apenaŭ legatas. Nuntempe oni konas nur liajn fabelajn kolektojn, i.a. publikigitajn en 1845 sub la titolo Deutsches Märchenbuch. Jam en 1823 aperis ja maldika volumo pri la turingiaj fabeloj. Celante pedagogiajn efikojn li ofte prilaboris kaj polurigis la historiojn. Tiuj kolektoj eĉ helpis antaŭenpuŝi la nacian unuiĝon de Germanlando. Bechstein ankaŭ kolektis legendojn. Lia ampleksa legendokolekto Deutsches Sagenbuch de 1853 ne tiom populariĝis sed uzatas tamen ĝis hodiaŭ kiel kompendio de la germanaj legendoj. Same liaj skribitaĵoj pri Turingio ĝis nun reeldonatas, ekz. la respektiva volumo en la serio Das malerische und romantische Deutschland. Bechstein intencis kompletigi sian kolekton de popularaĵoj per volumo pri mitoj, sed frua morto malhelpas tion. Per biografio pri sia adopta patro, Dr. Johann Matthäus Bechstein und die Forstacademie Dreißigacker. Ein Doppel-Denkmal von Ludwig Bechstein, li kreis en 1855 la unuan memstaran biografion de germana forstisto libroforme.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Memoriĝas onin al Bechstein hodiaŭ ekz. memorigtabulo ĉe lia domo en Meiningen kaj krome strato nomita por li. Krome bazlernejo, fontano kaj apoteko en Untermaßfeld. Bechstein-angulo troviĝas en la literatura muzeo en la Baumbach-domo (Meiningen).

Ekde 2001 ekzistas la premio Thüringer Märchen- und Sagenpreis Ludwig Bechstein, kion oni aluĝas al meritoplenaj fabelrakontistoj, ilustristoj, eldonistoj kaj aliaj kun profesiaj aŭ ŝatokupaj ligoj al fabeloj kaj legendoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kolektoj, romanoj, poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Thüringische Volksmärchen, 1823, Verlag Rockstuhl, Reprint 2002, ISBN 3-936030-71-5
  • Die Weissagung der Libussa, 1829, Verlag Rockstuhl, Reprint, ISBN 3-936030-91-X
  • Mährchenbilder und Erzählungen, 1829
  • Die Haimons-Kinder (Gedichte), 1830
  • Erzählungen und Phantasiestücke, 1831
  • Arabesken (Novellen), 1832
  • Novellen und Phantasiegemälde, 1832
  • Grimmenthal (Roman), 1833, Verlag Rockstuhl, Reprint 2003, ISBN 3-936030-84-7
  • Der Fürstentag (Roman), 1834
  • Luther (Gedicht), 1834, Verlag Rockstuhl, Reprint, ISBN 3-936030-94-4
  • Novellen und Phantasieblüten, 1835
  • Der Sagenschatz und die Sagenkreise des Thüringerlandes, 1835-38, Georg Olms Verlag, Reprint 2003, ISBN 3-487-11991-9
  • Gedichte, 1836
  • Fahrten eines Musikanten (Novellen), 1837
  • Grumbach (Roman), 1839
  • Aus Heimat und Fremde (Erzählungen), 1839
  • Clarinette (Roman), 1840
  • Der Sagenschatz des Frankenlandes, 1842
  • Deutsches Märchenbuch, 1845, Georg Olms Verlag, Reprint 2003, ISBN 3-487-11991-9
  • Berthold der Student (Roman), 1850
  • Die Manuskripte Peter Schlemihls, 1851
  • Deutsches Sagenbuch, 1853, Georg Olms Verlag, Reprint 2003, ISBN 3-487-12501-3
  • Volkserzählung , 1853, Verlag Rockstuhl, Reprint, ISBN 3-936030-92-8
  • Hainsterne (Erzählungen), 1853
  • Der Dunkelgraf (Roman), 1854
  • Zweihundert deutsche Männer in Bildnissen und Lebensbeschreibungen, 1854
  • Hexengeschichten, 1854, Georg Olms Verlag, Reprint 1984, ISBN 3-487-08260-8
  • Romantische Sagen und Märchen, 1855, Verlag Rockstuhl, Reprint 2003, ISBN 3-936030-93-6
  • Dr. Johann Matthäus Bechstein und die Forstacademie Dreißigacker. Ein Doppel-Denkmal von Ludwig Bechstein, Meiningen 1855
  • Neues deutsches Märchenbuch, 1856
  • Die Geheimnisse eines Wundermannes, 1856
  • Thüringer Sagenbuch, 1858, Verlag Rockstuhl, Reprint 2001 in zwei Bänden, ISBN 3-936030-07-3 und ISBN 3-936030-08-1
  • Wartburg (Gedichte), 1859
  • Thüringens Königshaus, 1860

Unuopaj fabeloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rainer Bens: Einige „Aussteiger aus der Pharmazie“. (= Quellen und Studien zur Geschichte der Pharmazie; 53). Deutscher Apotheker-Verlag, Stuttgart 1989, ISBN 3-7692-1226-6
  • Alfred Erck, Hannelore Schneider: Aus unveröffentlichten Briefen Ludwig Bechsteins. In: Palmbaum, Bucha bei Jena, 9 (2001),1/2. S. 21-28.
  • Hans Graetz, Andreas Seifert: Ludwig Bechsteins Briefe an Catharina und Wilhelm Sattler. In: Jahrbuch des Hennebergisch-Fränkischen Geschichtsvereins, Meiningen, 19 (2004) S. [289]-314.
  • Silke Hermann: Ludwig Bechstein als Bibliothekar in Meiningen. In: Jahrbuch des Hennebergisch-Fränkischen Geschichtsvereins, Meiningen, 16,1 (2001) S. 71- 90.
  • Karin Richter, Rainer Schlundt (Hrsg.): Lebendige Märchen- und Sagenwelt. Ludwig Bechsteins Werk im Wandel der Zeiten. Schneider-Verlag Hohengehren, Baltmannsweiler 2003, ISBN 3-89676-739-9
  • Harald Lönnecker: „In Leipzig angekommen, als Füchslein aufgenommen“ – Verbindungen und Vereine an der Universität Leipzig im langen 19. Jahrhundert, in: Blecher, Jens/Wiemers, Gerald Hrsg.): Die Matrikel der Universität Leipzig, Teilbd. II: Die Jahre 1833 bis 1863, Weimar 2007, S. 13-48.
  • Harald Lönnecker: Zwischen Völkerschlacht und Erstem Weltkrieg – Verbindungen und Vereine an der Universität Leipzig im 19. Jahrhundert, Koblenz 2008.
  • Konrad Marwinski: Bechstein, Ludwig : Dichter, Märchen- und Sagensammler, Archivar, Bibliothekar, Landeshistoriker, 24. Nov. 1801 Weimar - 14. Mai 1860 Meiningen. In: Lebenswege in Thüringen, 2002, 2 (2002), S. 20-24
  • Hanns-Peter Mederer: Die Hoftheater Meiningen und Coburg-Gotha 1831 - 1848. Ludwig Bechsteins Briefe an Friedrich Wilhelm von Kawaczynski. Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-75-8
  • Hanns-Peter Mederer: Stoffe aus Mythen. Ludwig Bechstein als Kulturhistoriker, Novellist und Romanautor. Deutscher Universitäts-Verlag, Wiesbaden 2002, ISBN 3-8244-4497-6
  • Johannes Mötsch: Ludwig Bechstein als Archivar. In: Jahrbuch des Hennebergisch-Fränkischen Geschichtsvereins, Meiningen, 16,1 (2001) S. 53-70
  • Heiko Postma: Märchenblumen und der süße Reiz der Sage. Über den Forscher und Sammler, Poeten und Erzähler Ludwig Bechstein (1801-1860) jmb-Verlag, Hannover 2008, ISBN 978-3-940970-06-0
  • Burghart Schmidt: Ludwig Bechstein und die literarische Rezeption frühneuzeitlicher Hexenverfolgung im 19. Jahrhundert. (= Veröffentlichungen des Arbeitskreises für Historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland; 4). DOBU, Hamburg 2004, ISBN 3-934632-09-2
  • Klaus Schmidt: Untersuchungen zu den Märchensammlungen von Ludwig Bechstein. Leipzig 1935 (Nachdruck: Olms, Hildesheim u. a., ISBN 3-487-07520-2)
  • Susanne Schmidt-Knaebel: Textlinguistik der einfachen Form. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1999, ISBN 3-631-31191-5
  • Susanne Schmidt-Knaebel: „Man muß doch jemand haben, gegen den man sich ausspricht“. Ludwig Bechsteins Briefe an Dr. Ludwig Storch. Shaker, Aachen 2000, ISBN 3-8265-7952-6
  • Heinrich Wagner: Ludwig Bechstein als Historiker. In: Jahrbuch des Hennebergisch-Fränkischen Geschichtsvereins, Meiningen, 16,1 (2001) S. 21-32
  • Heinrich Weigel: Der „Wartburg-Poet“ Ludwig Bechstein (1801–1860). In: Wartburg-Jahrbuch, Bd. 10, 2001 (2002), S. 119-142
  • Heinrich Weigel: Ludwig Bechstein in Briefen an Zeitgenossen. Lang, Frankfurt am Main u. a. 2007, ISBN 3-631-54270-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]