Untermaßfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Untermaßfeld
Blazono
Untermaßfeld (Germanio)
Untermaßfeld (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036949
Poŝtkodo 98617
Aŭtomobila kodo SM
Oficiala Municipokodo 16066076
Politiko
Komunumestro Albrecht Schmidt
Partio de komunumestro WG/FWV/LT
Adreso de la administrejo Teichstraße 5a
Demografio
Loĝantaro 1332 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 32′ N, 10° 25′ O (mapo)50.53115810.414981Koordinatoj: 50° 32′ N, 10° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 295 m
Areo 10,79 km²
vdr

Untermaßfeld estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la nova urba komunumo havis 5810 loĝantojn. La areo situas en la geografia regiono Turingia Arbaro. Untermaßfeld troviĝas 4 kilometrojn sude de la distrikta ĉefurbo Meiningen ĉe la rivero Werra. Norde de la vilaĝo enfluas en Werra disde maldekstre la rivero Sülze.

Historio[redakti | redakti fonton]

Untermaßfeld menciitis la unuan fojon en 837. La akvokastelo de Maßfeld ne antaŭ 1300 unue atestitis endokumente. Dokumento de 1350 esprimas ke la fratoj Truchsess havigis al la episkopo de Würzburg fortikaĵon. Tiu ĉi unua atesto estas el la jaro 1375. Vidvina sidejo de la henneberga vidvino Katarino iĝis la burgo en la 15-a jarcento. Garantidono de duono de Burgo Henneberg disde la Schleusingen-linio al la Römhild-linio en 1393 kaŭzis verŝanje la transloko de la voktejo Henneberg je la burgo Maßfeld. Ĝis 1429 estiĝis tie ĉi la ampleksa kaj nova administraddistrikto Amt Maßfeld.

Post la morto de grafo Georgo Ernesto (Henneberg-Schleusingen) en 1583 laŭkontrakte (Kontrakto de Kahla) dividis inter si la Albertidoj kaj la Ernestidoj la teritorion. Venis en 1680 la vilaĝo al la Duklando Saksio-Meiningen. Dum la Tridekjara milito demolitis la burgo (1646) kiu poste ja rekonstruitis sed malgajnis la rolon fortikaĵan. De tiam ĝi servas kiel prizono.[1]

Untermaßfeld tuŝitis inter 1600–1671 de ĉasado de sorĉistinoj: kvin virinoj akuzitis kaj Gertraud, la edzino de Hans Storandt, eĉ senkapigitis. en la jaro 1631-a.[2]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Konsilantaro[redakti | redakti fonton]

La komunuma konsilanatro konsitas el 12 anoj.

  • FWV Untermaßfeld (Feuerwehrverein Untermaßfeld) 4 seĝoj
  • FW Pro Untermaßfeld (Freie Wähler Pro Untermaßfeld) 3 seĝoj
  • Aktiv für U-Feld - Liedertafel (Aktiv für Untermaßfeld / Liedertafel Untermaßfeld) 3 seĝoj
  • Untermaßfelder Wähler Bund: 1 seĝo
  • Die Linke: 1 seĝo

(stato: post balotado de 2014)[3]

Urbestro[redakti | redakti fonton]

La honorofice aktiva urbestro Rolf Pohland elektitis en la 5.6.2016.[4]

Administrado[redakti | redakti fonton]

Komunumo oficiala taskarplenumanta estas la urbo Meiningen.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Jen la blazonklarigo: "Kvaronigitas la blazono: arĝenta krado ĉe 1 kaj 4, ĉe 3 en oro sur verda tripinta monto kokino nigra kun ruĝa defendilo, en 4 separite, supre en oro kreskanta nigra dukapa aglo, malsupre en tri vicoj de oro kaj ruĝo je kvin lokoj ŝakumite."

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konata estas Untermaßfeld antaŭ ĉio danke al sia kastelo kiu servas ekde 1813 kiel prizono. Averaĝe tie loĝis 250 personoj, sed la nombro ege plialtiĝis dum la tempo de nacisocialismo (en 1935 estis tie jam 551 internigitoj). Sed en 1936 alkonstruitis aliaj konstruaĵoj kaj sekve dum la Dua mondmilito estis tie pli ol 1500 personoj inter kiuj estis ne malmultaj punlaboristoj. Surtombeje memorigis oni pri la morto de 51 mortintaj prizonuloj.[5] Por 49 politikaj prizonuloj de la sovetia armejustico mortintaj inter 1950 kaj 1952 starigitis memorigŝtono sur la parktombejo de Meiningen. Ĉe la norda vilaĝelirejo kvinarka ŝtona ponto el la malfrua mezepoko transiras la Werra-riveron. Belas ankaŭ la protestantisma vilaĝa kirko.

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la nordokcidento de la vilaĝo troviĝas pluraj grandaj lagetoj, en kiuj bredatas fiŝoj. En la sudo estas ekde la 1990-aj jaroj pormetia zono. Plej granda labordonanto ja estas la malliberejo JVA Untermaßfeld.

Trafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Untermaßfeld kuŝas ĉe la federacia ŝoseo B 89 kaj posedas propran haltejon ĉe la fervojlinio Werrabahn inter Eisenach kaj Lichtenfels. La plej proksima alirejo je aŭtoŝoseo A 71 Meiningen-Süd estas for ĉ. 5 kilometrojn.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

  • La verkisto kaj numismatikisto Johann Christoph Rasche (1733–1805), eldonanto de Lexicon universae rei numariae veterum, estis inter 1763 kaj 1805 protestantisma pastoro en Untermaßfeld.
  • Hermann Ohland (1888-1953) estis germana pedagogo, pastroro, kantverkisto por la naziema grupo Deutsche Christen.
  • La verkisto Walter Werner vivis ĝismorte en la vilaĝo Untermaßfeld kie li ankaŭ entombigitis.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Du memorigŝtonoj envilaĝaj memoras onin je 17 punlaboristoj sovetiaj mortintaj dum kaliekspluato en Merkers respektive je 107 civitanoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Trovo de fosilioj[redakti | redakti fonton]

Fosilioj aĝaj ĉ. unu milionon da jaroj de la fosilioj, kiujn oni trovis en la riverujo de la Pra-Werra-rivero apud Untermaßfeld permesas interesajn enrigardojn en la faŭnon antikvan (ekz. estis surloke jenaj bestoj: Megantereon cultridens, Homotherium crenatidens, Panthera onca gombaszoegensis, Pumas pardoides, Acinonyx pardinensis, Lynx issiodorensis, Pachycrocuta brevirostris, Xenocyon lycaonoides, Canis lupus mosbachensis). Homaj restoj ne estis trovitaj.[6]

Kluboj aktivaj en la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

  • Liedertafel Untermaßfeld 1888 e.V. - plejgranda rondo surloke el tri eroj (MCV - Maßfelder Carnevalsverein; MM - Maßfelder Musikanten; MC - Männerchor)
  • Feuerwehrverein Untermaßfeld 1924 e.V.
  • Burg- und Heimatverein e.V.
  • Sportverein SV Untermaßfeld e.V.
  • Schützenverein "Im Werratal" e.V.
  • Verein der Garten- und Siedlerfreunde "Teichgrund" Untermaßfeld e.V.
  • Landfrauenverein
  • Seniorenclub des DRK

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Bienert Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 272-273
  2. Kai Lehmann: Unschuldig. Hexenverfolgung südlich des Thüringer Waldes. Über 500 recherchierte Fälle aus dem 16. und 17. Jahrhundert. Wehry-Verlag, Untermaßfeld 2012, ISBN 978-3-9813902-8-5, p. 363; Kai Lehmann: Ausstellung „Luther und die Hexen“. Bereich Untermaßfeld, Bibliothek Museum Schloss Wilhelmsburg Schmalkalden, 2012; Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum (= Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland. Bd. 2). DOBU-Verlag, Hamburg 2003, ISBN 3-934632-03-3, p. 240–244, (=dissertacio Marburgo, 2000)
  3. Balotadrezultoj turingiaj enkomunumaj, 2014
  4. Bürgermeisterwahl in Untermaßfeld. Arkivita el la originalo je 2018-12-19. Alirita 2018-12-18.
  5. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hrsg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 260-261
  6. Helmut Hemmer: Out of Asia: A Paleoecological Scenario of Man and his Carnivorous Competitors in the European Lower Pleistocene. En: David Lordkipanidze (eld.): Early Humans at the Gates of Europe. Proceedings of the First International Symposium Dmanisi, Tbilisi (Georgia) Septembre 1998 (= Etudes et Recherches Archéologiques de l'Université de Liège. 92, Université de Liège, Liège 2000, p. 99–106.
la loka kirko