Ritschenhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ritschenhausen
Blazono
Ritschenhausen in SM.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Dolmar-Salzbrücke
Urborajtoj
Koordinatoj 50°30′39″N 10°25′53″O  /  50.51083°N, 10.43139°O / 50.51083; 10.43139 (Ritschenhausen)Koordinatoj: 50°30′39″N 10°25′53″O  /  50.51083°N, 10.43139°O / 50.51083; 10.43139 (Ritschenhausen)
Alto super la marnivelo 310 m
Areo 7,45 km²
Loĝantaro 330 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036949
Poŝtkodo 98617
Aŭtomobila kodo SM
Oficiala Municipokodo 16066057
Komunumestro Edit Schaumburg
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Oficiala retejo http://www.vg-dolmar-salzbruecke.de
v  d  r
Information icon.svg

Ritschenhausen {prononco|riĉnHAŬzn}} estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Dolmar-Salzbrücke. Fine de decembro 2015 la nova urba komunumo havis 330 loĝantojn. La areo situas en la geografia regiono Turingia Arbaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ritschenhausen kuŝas en monteta arbarpejzaĝo ĉ. 8 km sude de Meiningen en la valo de Jüchse inter Eichelberg eoste kaj Zehnerberg okcidente. Najbaraj lokoj estas Untermaßfeld kaj Obermaßfeld-Grimmenthal norde, Einhausen kja Neubrunn oriente, Wölfershausen sude kaj Grabfeld okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo menciitis la unuan fojon en 906 endokumente. La nomo originas el la virina nomo Ruothswinda. Unue ĝi apartenis al la monaĥejo de Fulda, ekde 1411 ĝis la fino de la hennebergiaj grafoj al ties posedaĵaro. Inter 1500 kaj 1806 la komunumo estis parto de la Frankonia regna distrikto kaj ekde 1680 la loko estis ero de la Duklando Saksio-Meiningen.

Ritschenhausen tuŝitis inter 1658–1667 de la kontraŭsorcistinĉasado. Tri virinoj kaj unu viro suspektitis. La unua viktimo estis Margaretha, vidvino de Georg Seifert.[1] En 1817 naskiĝis en Ritschenhausen la fama endialekte verkinta poeto Paulus Motz.

En 1874 la ritschenhaus-anoj ricevis novan rolon danke la nove farita fervojlinio inter Schweinfurt kaj Meiningen; tuj post la malfermo de la linio konstruitis la impona stacidoma ejo. Post finfaro de la (prusia) fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen en 1884 la loko iĝis grava landlima stacio inter Bavario kaj Prusio. En la jaro 2006 festis la enloĝantoj la datrevenon 1100-a de la fondiĝo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ritschenhausen situas ĉe la fervojlinio inter Schweinfurt kaj Meiningen (KBS 815) kaj la fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen KBS 570). Ankaŭ la surveturejo je la aŭtoŝoseo A71 ne malproksimas.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La kirkoturo de la fortikita areo havas en ĉiuj direktoj defendeblecon.[2] La piramida spajro faritis en 1594, la nuna kirkonavo alkonstruitis en 1769. Apartenas al la paroĥujo Ritschenhausen ankaŭ la kastela kapelo de Henneberg kaj Bibra, Obermaßfeld, Sülzfeld kaj Wölfershausen. La paroĥestra domo, trabfakaĵo, funkciis inter 1499 kaj 1768 kiel gastejo kaj la pastoro havis ankaŭ la oficon de elverŝanto trinkaĵa. La tri sonoriloj mulditis de Schilling & Lattermann en Morgenröthe-Rautenkranz.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ekde aŭtuno 1989 ekzistas kun Wasserlosen-Rütschenhausen el la bavaria Distrikto Schweinfurt partnereco.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kai Lehmann: Unschuldig. Hexenverfolgung südlich des Thüringer Waldes. Über 500 recherchierte Fälle aus dem 16. und 17. Jahrhundert. Wehry-Verlag, Untermaßfeld 2012, ISBN 978-3-9813902-8-5, p. 292-293; Kai Lehmann: Ausstellung „Luther und die Hexen“. Bereich Ritschenhausen, Bibliothek Museum Schloss Wilhelmsburg Schmalkalden, 2012; Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum (= Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland. Bd. 2). DOBU-Verlag, Hamburg 2003, ISBN 3-934632-03-3, p. 240–244, (=disertacio, Marburg 2000)
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 210.