Einhausen (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Einhausen
Blazono
Einhausen (Turingio) (Germanio)
Einhausen (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Dolmar-Salzbrücke
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036949
Poŝtkodo 98617
Aŭtomobila kodo SM
Oficiala Municipokodo 16066017
Politiko
Komunumestro Lothar Ritzmann
Partio de komunumestro FWV
Adreso de la administrejo Straße der Einheit 7
98617 Einhausen
Demografio
Loĝantaro 408 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 32′ N, 10° 28′ O (mapo)50.52993110.461888Koordinatoj: 50° 32′ N, 10° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 305 m
Areo 5,33 km²
Oficiala retejo http://www.vg-dolmar-salzbruecke.de/
vdr

Einhausen [ajnHAŬzn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Dolmar-Salzbrücke. Fine de decembro 2022 la nova urba komunumo havis 408 loĝantojn.

Geografio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Einhausen (kun alteco de 305 metroj) kuŝas sude de Turingia Arbaro en la Werra-rivero ĉe la enfluo de Hasel en la riveron Werra, ĉ. 8 km sudokcidente de Meiningen. Situigitis la komunumo sur bunta sandŝtonbenko de larĝeco inter 200 kaj 300 m en la vala triangulo Werra-Hasel. Ĉirkaŭas la komunumon la sekvantaj montetoj: Döttberg (sude, 470 m), Langeberg (sudeoste, 490 m), Halsberg (nordoriente, 480 m), Steinberg (okcidente, 460 m). Je distanco de ĉ. 1 km troviĝas la stacidomo de Grimmental. Kurbo de la federacia aŭtoŝoseo A71 enkadris la komunumon en sudorienta direkto (ĉ. 2 km for). La plej proksima alirejo aŭtostratega estas Meiningen-Süd.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Einhausen esta tipa frankonia stratvilaĝo. Iam limigis ĝin du pordegaj domoj, barilo kaj foso. Du antikvaj en la 1990-aj jaroj rekonstruitaj naturŝtonpontoj unuigas la vilaĝon kaj la eksteran mondon. La centron vilaĝan formas establaĵo defenda kiu alikonstruitis je kirko en 1369. La spajro pinta naturŝtona imponegas. Pro sia centra situo Einhausen perfektas krome por ekskurseliropunkto je Turingia Arbaro, la Rhön-regiono kaj la teritorio de Grabfeld. Disde la montoj Dolmar, Gebaberg kaj Gleichberge apud Römhild ofertiĝas belvidoj ĉe la duonalta montaro kaj la interaj ebenoj. Ciklistoj ankaŭ per riĉa oferto da ciklovojoj dorlotatas: Haseltal-ciklovojo de Suhl al Einhausen, Werra-ciklovojo transvilaĝa kun posta konekso je la longega Weser-ciklovojo ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aparteneca superrigardo[redakti | redakti fonton]

Einhausen – kelta setlejo[redakti | redakti fonton]

La areo de Einhausen sendube jam antaŭ la unuaj mencioj, verŝajne inter 1000 kaj 500 a.K., setlita estis fare de keltoj. La jam menciitaj montetoj Dolmar kaj Gleichberge servis kaj kiel kultejoj kaj kiel ŝirmejoj. Envilaĝe troviĝis keltaj spuroj dum elfosadoj en la jaroj 1928, 1955 kaj okaze de la aŭtoŝosekonstruo A71 en 2002. Atestatas tiumaniere ke Einhausen ne estis iu duaranga setlejo sed areo kun vere viglega komercado.

Turingiaj komencoj[redakti | redakti fonton]

Post la elorienteŭropaj popolmigradoj la regiono apartenis al la Reĝlando turingia kiu etendiĝis disde Harco ĝis Majno. La regiono sude de Turingia Arbaro estis, kontraŭe al la nordaj regionoj, maldense popolita kaj kovrita de grandaj fagarbaroj. Pro tio nomiĝis la teritorio tuta Buchonia. Ĝermanaj dioj ankaŭ post la kristaniĝo parte daŭre adorindis. Frankoniaj konkerintoj setlis en Suda Turingio, sude de la rivero Unstrut. Tiumaniere estiĝis multnombraj novaj fondiĝoj lokaj en la regiono de Mejno kaj Werra. Post la fondiĝo de la episkoplandoj Würzburg kaj Erfurto en 742 la regiono ekapartenis al la episkoplando Würzburg. La sekvintajn jardekojn iĝis la unuaj kirkoj kaj monaĥejoj. Starigitis tiam ekz. Rohr (kun sia belega kripto) inter 815 kaj 824. En la jarcentoj 9-a kaj 10-a la frankoniaj almigradoj pliintensiĝis kaj la ĉiutaga vivo, kutimoj, fakterminoj lingvaj frankoniĝis. Memkompreneble ankaŭ la arkitekturo gajnis novajn influojn sudajn.

Unua mencio disputita[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝisnuna interpreto menciitis unuafoje loko sub la nomo Egenenhusen en la 1151-a jaro. Tiu ĉi nomon rilatas je dokumento de episkopo Eberhard von Bamberg farite pro donaco kaj feŭdadtransmeto.[1] Einhausen festis do en 2001 la 850-a datreveno fondiĝa. Alia dokuemnto de la 1.6.1010 (donaco de du bienoj al la episkopujo Bamberg laŭ peto de sia edzo Kunigunde]</ref> Post kiam pluraj historiistoj konsentis pri la korekteco festitis en 2010 jarmilo fondiĝa. ier.

Henebergia tempo[redakti | redakti fonton]

Grafo Bertoldo la 4-a garantidonis en 1315 Einhusen al Apel von Henneberg. Grafo Henriko la 5-a donis en 1375 al la fratro Berthold, rezigninte pri regado, rajtojn super Einhausen. Post ties morto Einhausen ekposeditis de Marschalk von Ostheim. Dummezepoke fontoj silentas kvazaŭ. En kroniko de 1808 raportatas pri vitkultivado en tiu ĉi regiono.

Kontraŭsorĉistinaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Einhausen tuŝitis ene de 1612–1672 de ĉasado de sorĉistinoj. Brulmortigitis en 1612 Osanna Groß.[2]

Katastrofo de tridek jaroj[redakti | redakti fonton]

La regiono de Einhausen troviĝis rekte en la centro de kontraŭantaj frakcioj dum la Tridekjara milito. En la komenco de la milito vivis (1623) vivis ankoraŭ 60 familioj envilaĝe. En 1644 restis nur kvar familioj kaj pli ol la duono de la konstruaĵoj en plu uzeblis.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Inter 1726 kaj 1729 novfaritis la kirko. La konsekro iĝis en la 14.10.1729 kun ĉeesto de la lia duka moŝto de Meiningen Anton Ulrich. Turo kun altarejo kaj sakristio, ambono kaj baptujo harmonie integritis en la novan ejon. Pro sia simpleco modesta la kirko taksatas esti unu el la plej belja en la medio.

Industriigo[redakti | redakti fonton]

Post la ekfunciigo de la fervojlinio inter Eisenach kaj Coburg tra Meiningen kaj Grimmental metitis la bazaj fundamentoj por industriigo de la Duklando Saksio-Meiningen. En la 3.10.1858 cirkulis la unua vaporlokomotivo disde Meiningen al Coburg. Je la komenco de la jarcento la reformideoj de la meiningen-a duko Georgo la 1-a (1782–1804) malfermigi la duklandon je industria evoluo iel fiaskis pro la tempo de la napoleonaj militoj. La kamparanoj pluse ne plu sukcesis manĝigi ĉiujn. En 1840 loĝis surloke jam 326 homoj. La metioj lamis pro troa konkurencpremo; mizero kaj malsato ĉiutagis. Post administracireformo de 1868 Einhausen ekapartenis al la Distrikto Meiningen Metiliberigo, fervojlinikonstruo kaj stratretarmodernigo helpis sanigi ekonomie la duklandon, kiu tamen - en komparo kun aliaj germanaj regionoj - konis nur modestajn progresojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otto Dobenecker: Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae. Band 1: (ca. 500–1152). Gustav Fischer, Jena 1896, p. 350-351, nr. 1668.
  2. Kai Lehmann: Unschuldig. Hexenverfolgung südlich des Thüringer Waldes. Über 500 recherchierte Fälle aus dem 16. und 17. Jahrhundert. Wehry-Verlag, Untermaßfeld 2012, ISBN 978-3-9813902-8-5, p. 910-92; Kai Lehmann: Ausstellung „Luther und die Hexen“. Bereich Einhausen, Bibliothek Museum Schloss Wilhelmsburg Schmalkalden, 2012; Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum (= Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland. Bd. 2). DOBU-Verlag, Hamburg 2003, ISBN 3-934632-03-3, S. 240–244, (=disertacio, Marburg 2000).