Møn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Møn
insulobiosfera rezervejo [+]

AkvejoBalta maro

Koordinatoj55° 0′ N, 12° 20′ O (mapo)5512.333333333333Koordinatoj: 55° 0′ N, 12° 20′ O (mapo)
Plej alta punktoAborrebjerg
- alteco143 m
Areo217,75 km² (21 775 ha) [+]

Loĝantaro9 200 (2022-01-01)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Møn (Sjælland)
Møn (Sjælland)
DEC
Møn
Møn

Møn (Danio)
Møn (Danio)
DEC
Møn
Møn
Map
Møn
Vikimedia Komunejo:  Møn [+]
vdr
situo de la insulo Møn (ruĝe) en Danio
mapo de Lolland (maldekstre), Falster (meze) kaj Møn (dekstre)
la dolmenoj de Sømarkedyssen
la insulo Møn vidita de la Balta Maro
la kretaj rokoj de Møn

Møn estas insulo en la Balta Maro, kiu apartenas al la ŝtato Danio. La insulo kovras areon de 237,47 km² kaj komence de la jaro 2006 la insula komunumo havis 10.448 loĝantojn.

Ĝis la fino de la jaro 2006, Møn estis propra administra komunumo en la distrikto Storstrøms Amt, ekde la 1-a de januaro 2007 ĝis estas parto de la nova komunumo Vordingborg, kune kun la eksaj komunumoj Langebæk, Præstø kaj Vordingborg de la pli granda najbara Sjælland. La plej granda loĝloko de la insulo estas Stege ĉe la samnoma golfeto. En la pleja oriento de la insulo troveblas la kruta kreta klifaro Møns Klint, kies pitoreska aspekto altiras turistojn. La insulo geologie tre similas al la germania insulo Rügen en la Balta Maro, kiu ankaŭ havas tiajn krutajn kretajn klifarojn. La insulaj teritorioj, kiuj konsistas el konka kalko, samtempe prahistorie per tektonaj moviĝo suprenpremiĝis super la marnivelon. La du insuloj apartenis al pli granda kontinenta maso, de kiu nur ili restis.

Ekde la fino de la 20-a jarcento ekzistas insula partnereco inter la dania insulo Møn kaj la germania insulo Fehmarn en la Balta Maro, kiu estas subtenata fare de la interregiona programo de la Eŭropa Unio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aparte la okcidenta parto de Møn riĉas je prahistoriaj monumentoj, interalie la ŝtonepokaj dolmenaj konstruaĵoj

  • Grønsalen
  • Jordehøj
  • Klekkende Høj
  • Kong Asgers Høj kaj
  • Sømarkedyssen.
  • Kastelo Liselund estas klasikisma kampara vilao en anglastila pejzaĝa parko proksime de Møns Klint; temas pri unu el la sidejoj de la Dania Nacia Muzeo.
  • La "fabela arbaro" Ulvshale en la nordo de la insulo meritas malkovron, ĉar ĝin vivigas abundo de manfaritaj figuroj el felto.
  • La fiŝista vilaĝo Nyord situas solece ĉe la nord-okcidenta pinto de la insulo, ĉirkaŭite de naturprotektita zono. En ĝi vivas plej diversaj birdaj specioj, bone ornitologe observeblaj.
  • La freskoj de la ĉirkaŭ la jaro 1400 laborinta Elmelunde-majstro viziteblas en la kristanaj preĝejoj de Elmelunde, Fanefjord kaj Keldby.
  • Klintholm Havn estas fiŝista kaj libertempa haveno en la sudoriento de la insulo.
  • Super ĉio nokte lumas la dum la jaro 1845 konstruita lumturo Møn Fyr.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo eblas lupreni feriodometojn. Aparte ŝatataj estas la feriodomoj kaj plaĝoj de Råbylille kaj Ulvshale. En Ulvshale Skov ekzistas arbaro kaj la plej granda kampadejo de la insulo. Proksime de Møns Klint kaj sude de Harbölle troveblas pliaj kampadejoj.

La germana verkisto Günter Grass ofte pasigas siajn feriojn en solece situanta domo en Ulvshale. Li samkiel ĉiuj aliaj ne-danoj ne rajtas aĉeti domon aŭ grundon en Danio, sed havas la permeson nelimigite uzi la domon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Møn perŝosee atingeblas pere de pontoj, digoj kaj pramoj.

  • Ponto troveblas inter la loko Kalvehave de la pli granda insulo Sjælland kaj Koster sur Møn.
  • Digo ligas tra la insuletoj Bogø kaj Farø al la eŭropa aŭtoŝoseo E 47, de kie ekzistas ponta ligo al Sjælland kaj al la insulo Falster.
  • Pramŝipa linio konektas la insulojn Falster kaj Bogø.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

54° 59' 8" norde, 12° 18' 9" okcidente Mapo