Saltu al enhavo

Mühltal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mühltal
Blazono
Mühltal (Germanio)
Mühltal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06151, 06154 kaj 06167
Poŝtkodo 64367
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432014
Subdivido 7 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Astrid Mannes
Adreso de la administrejo Ober-Ramstädter Straße 2
64367 Mühltal
Demografio
Loĝantaro 13922 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 49′ N, 8° 42′ O (mapo)49.8249722222228.7021944444444Koordinatoj: 49° 49′ N, 8° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 173 m
Areo 25,34 km²
Oficiala retejo https://www.muehltal.de/
vdr

Mühltal - en Esperanto "mueleja valo" - estas komunumo en centra Germanio, tuj sude de la urbo Darmstadt. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 566 loĝantojn sur areo de 25,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 549 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Ober-Ramstadt, Modautal, Seeheim-Jugenheim kaj Darmstadt.

La komunumo estas grupigo de pluraj loĝlokoj, el kiuj neniu mem havas la nomon "Mühltal": la plej granda el tiuj loĝlokoj estas Nieder-Ramstadt, la administra sidejo de la komunumo. Pluraj loĝlokoj sur la komunuma teritorio estas Frankenhausen, In der Mordach, Nieder-Beerbach, Traisa, Trautheim kaj Waschenbach.

En la komunumo situas la monto Frankenŝtajn - unu el la plej okcidentaj montoj de la mezmontaro Odenwald - kun mezepoka fortikaĵo, kiu germane nomiĝas "Burg Frankenstein". Laŭdire ĝi inspiris la romanan rolulon Frankenŝtejno de Mary Shelley, kiu pasis la regionon en vojaĝa ŝipo sur la rivero Rejno kaj dumvoje vidis multajn ruinojn de germanaj mezepokaj burgoj, interalie tiun ĉi. Ĉiukaze la fortikaĵo nun ĉiujare fine de oktobro iĝas plursemajna festivalo de Haloveno kun multaj Frankenŝtejnoj kaj similaj monstroj. De la fortikaĵaj ruinoj eblas vasta panorama rigardo al Darmstadt, la ebenaĵo de la rivero Rejno okcidente kaj - dum bona vetero - al la distancaj turdomoj de la metropolo Frankfurto ĉe Majno norde.

Partneraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Mühltal havas partnerajn ligojn al la komunumoj[1]

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

6 kilometrojn sude de la suda komunuma limo vivas la kuracisto, esperantisto kaj vikipediisto Thomas Pusch kun sia familio, kaj 3 kilometrojn norde en la loĝloko Malchen de Seeheim-Jugenheim vivas la esperantista eksa instruisto Eki Woite, kiu nun aparte engaĝiĝas pri infanaj ekologiaj grupoj. Ambaŭ pro siaj agadoj havas multajn rilatojn kun familioj ankaŭ el la loĝlokoj de Mühltal.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Burg Frankenstein