Maĥluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maĥluto
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1875 (1875-08-27)
en Muş
Morto 1-an de januaro 1956 (1956-01-01) (80-jaraĝa)
en Erevano
Tombo Eĉmiadzin
Lingvoj armena
Loĝloko Erevano
Ŝtataneco Otomana ImperioArmena Demokratia RespublikoArmena Soveta Socialisma Respubliko
Okupo
Okupo fedayeen • militisto
vdr

Maĥluto (transkribita per latinaj literoj kiel "Makhluto", armene Մախլուտո; 1875-1956), naskiĝis kiel Smbat Borojan (armene: Սմբատ Բորոյան), ankaŭ konata kiel Generalo Smbat, estis armena partizano (komandanto) dum la Movado por Nacia Liberigado de Armenio. Li ankaŭ estas konata pro siaj bataloj apud la plej fame konata partizano Generalo Andranik Ozanjan.

Frua aĝo[redakti | redakti fonton]

Smbat estis naskita en la urbo Muş en 1875. Kiam li estis infano, liaj gepatroj sendis lin al la monaĥejo Sankta Karapet por ricevi formalan edukon. Dum tiu tempo, Smbat konatiĝis kun la "Armena afero". Li inspiriĝis per la rakontoj lkiujn li aŭdis pri la armenaj gerilanoj (fidajoj aŭ partizanoj) kiuj estis sin preprantaj por defendi sian patrujon. En la mezo de la 1880aj jaroj, Smbat kaj sia amiko Levon eskapis de la lernejo por aliĝi al la liberiga movado. Li aliĝis al la Vardanantz-grupo kiam maturiĝis. Unu el liaj unuaj taskoj estis movi iliajn saketojn kaj fusilojn ĉar ili komence ne konfidis al li pafilon.

Unuaj revoluciaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Maĥluto ĉeestis en multaj el la plej gravaj bataloj kiuj okazis en la Van-Taron regiono en la 1890-aj jaroj. Li batalis kune kun aliaj partizanoj kiel ekzemple Gevorg Ĉavuŝ, Andranik Ozanjan, Keri, kaj Murad de Sebastia. Dum la Hamidaj masakroj de la armenoj en 1894-1896, Maĥluto aliĝis al Andranik en armitaj atakoj kontraŭ la otomana armeo kaj otomanaj kurdaj rabatakantoj por defendi armenajn civitanojn sub persekuto. Maĥluto ankaŭ leviĝis dum la Sasuna ribelo. Post la Sasuna rezisto, Andranik, Gevorg Ĉavuŝ, Murad de Sebastia, kaj Maĥluto, kun pliaj 200 batalantoj, iris al Van. Ili prenis poziciojn ĉe la Insulo Aĥtamaro. Turko malkovris lian restadejon kaj sendis plurajn ŝipojn kun peza armilaro por kapti kaj mortigi ilin. Ili sukcese venkis la turkajn atakojn. En la sekvo, la partizanoj decidis dividi sin. Unu grupo iris al Sasuno kun Gevorg Ĉavuŝ, kaj la alia grupo al la partikunvenoj tra la persa limo kun Andranik Ozanjan. En 1907, Maĥluto troviĝis dum la Batalo de Suluĥ en kiu Gevorg Ĉhavuŝ estis mortigita. En 1908, li estis implikita en la Persa Konstitucia Revolucio kun Jeprem Ĥan. En 1914, dum la periferio de Unua mondmilito, Maĥluto iĝis la komandanto de Generalo Andranik en la militkampanjo en Kaŭkazio.

Dum la Armena genocido[redakti | redakti fonton]

Dum la Armena genocido, Maĥluto estis unu el la vickomandantoj de Generalo Andranik. De 1915-1916, Maĥluto kaj Andranik estis implikitaj en la ofensivbataloj en kaptado de Van. Antaŭ 1916, Maĥluto kaj Andranik etendis la armenan limon kaj paroprenis la Batalon de Bitlis kontraŭ Mustafa Kemal kaj la Batalo de Dilman. Maĥluto estis pafvundita kaj sendita al Tbiliso. Lia edzino estis mortigita de la turkoj. En 1917, la bolŝevika revolucio rezultigis la retiron de rusaj soldatoj de la armenaj frontoj. La armenoj komencis formi siajn proprajn milicojn por gardi la forlasitan limon. La situacio plimalboniĝis kun la kontraŭofensivo de turkaj soldatoj ene de la armena altebenaĵo. Andranik kaj Maĥluto estis devigitaj retiriĝi al la ebenaĵoj de Muŝ kaj Sasuno, kie ili alprenis defendajn poziciojn. En la mezo de 1917, Maĥluto estis la komandanto de Ĥanus-Manaskert regiono. Malfrue en 1917 kaj frue en 1918, la renoviĝinta turka ofensivo puŝis la armenajn soldatojn reen al la limo. Andranik kaj Maĥluto ŝanĝis armeajn strategiojn kaj movis la plej multajn el iliaj soldatoj por defendi kaj reteni pozicion ĉe la Erzurum-linion.

Unua armena respubliko[redakti | redakti fonton]

La sekvo de la turka invado de Armenio en 1918 Maĥluto kaj liaj soldatoj kontraŭvole devis retiriĝi al Sardarapato. Kune kun generalo Andranik, Maĥluto sin mobilizis por la defendo de la armena limo. Dum tiu periodo, ilia milico estis en konstanta malkonsento kun la lastatempe deklarita armena registaro, kiu provis subskribi packontrakton kun la turkoj (Traktato de Batum). Maĥluto kaj Andranik malkonsentis kun la traktato ĉar ĝi nuligis la armenajn postulojn je Okcidenta Armenio. Dum la Dua kongreso de okcidentaj armenoj (1919), Maĥluto estis elektita kiel membro de la Ofica Korpo, por funkcii ĝis la kreado de kombinita registaro de Unuiĝinta Armenio. Post kiam la armena registaro subskribis la Traktaton de Batum, Maĥluto kaj Andranik iris al Zangezuro por batali kontraŭ la azeraj milicoj kiuj ribeliĝis kontraŭ la lastatempe kreita registaro. En 1920, turkaj revoluciuloj gviditaj de Kazim Karabekir iniciatis la duan invadon de Armenio. Maĥluto ricevis armean rangon de generalo kaj estis grave pafvundita la 22an de septembro 1920. La sukcesa invado kaj okupo de plej granda parto de Armenio rezultigis la eksiĝon de la registaro kaj la akcepton de la sovetigo de Armenio. La lastatempe elelektita komunista registaro komencis severan fortagon kontraŭ iamaj daŝnak-naciistoj, politikistoj, kaj armea anaro. Multaj estis arestitaj kaj mortigitaj. La 13-an de februaro 1921, Maĥluto (daŭre vundita) iris al la regiono Aragac-Talin, kaj sukcesis organizi ribelon kontraŭ la komunista registaro en Armenio. La 17an de februaro, Maĥluto kaj sia armeo okupis Erevanon, sukcesante pri puĉo kaj establante Simon Vratsian kiel Ĉefministron. Ili sukcesis liberigi multajn persekutitajn viktimojn de la komunista registaro. La sekvo rivelis ke en Erevano, malliberejo proksimume 75 armenaj politikaj kaj armeaj kaptitoj estis mortigitaj fare de bolŝevikoj per aksoj kaj maĉetoj. Inter la mortintoj estis fama armena libervola komandanto Hamazasp kaj Gabriel Korganjan. La sukcesa soveta okupado de najbara Kartvelio timigis la sovetan armeon kaj reentreprenis la okupon de Armenio. La provizora registaro kaj la bolŝevikoj venis al interkonsento, ke ne plu ekzistos politikaj persekutoj se ili forlasus la puĉagadojn kaj akceptus la lastatempe formitan armenan ŝtaton. La provizora registaro dissolviĝis kun multaj el la puĉmembroj fuĝantaj al aliaj landoj. Tiel do, la 2an de aprilo 1921, la komunistoj reprenis Erevanon.

Busto al Maĥluto en Ĝermuko, Armenio
Tomboŝtono de Maĥluto en la preĝejo Sankta Gajane.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post kiam la komunistoj reprenis Erevanon, Maĥluto fuĝis al Sjuniko, poste transiris la limon al Irano. De Irano li vojaĝis al Usono, kie li alprenis loĝejon en Fresno, Kalifornio. Siatempe en Usono li renkontis siajn iamajn kamaradojn, inkluzive de generalo Andranik. En 1946, Maĥluto revenis al soveta Armenio tra Francio, kie li provizore vivis. La ceteraj 10 jaroj de sia vivo estis pasigitaj pace en Erevano kie li laboris kiel mastrumisto pri la Komitas-parko. Dum tiu tempo li renkontiĝis kun kelkaj el siaj volontulaj armeamikoj kaj kun tiuj kiuj vivis eksterlande. Maĥluto mortis en 1956 en sia hejmo pro naturaj kialoj. Maĥluto estis entombigita proksime de la preĝejo Sankta Gajane en Eĉmiadzin.