Maŭrico Arnold de Forest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭrico Arnold de Forest
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1879 (1879-01-09)
en Parizo
Morto 6-an de oktobro 1968 (1968-10-06) (89-jaraĝa)
en Biarritz
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)FrancioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Christ Church CollegeEton College
Subskribo Maŭrico Arnold de Forest
Familio
Edz(in)o Ethel Catherine Hannah Gerard
Infano John de Forest
Parencoj Clara de Hirsch
Okupo
Okupo politikistodiplomato • aŭtosportisto
vdr

Maŭrico Arnold de Forest, konata ankaŭ kiel Maŭrico Arnold barono de Forest-Bischofsheim (la 9-an de januaro 1879, Parizo – la 6-an de oktobro 1968, Biarritz), estis aŭtomobila konkursanto, brita politikisto kaj deputito por Brita Liberala Partio (Liberal Party), lasta privata posedanto de moravia senjorujo Veveří (kun burgo Veveří) kaj Rosice, kontraŭanto de parcela reformo en Ĉeĥoslovakio kaj poste liĥtenŝtejna diplomato.[1]

Familiaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Maŭrico Arnold de Forest fermis du nuptojn. La unua lia edzino estis Mathilde Madeleine Menier, naskiĝinta Letellien, vidvino post ĉokolada magnato Albert Menier kaj filino de la franca eldonisto de ĵurnaloj. La geedziĝo estis fermita en la jaro 1901 kaj el tiu ĉi geedziĝo devenis filino Mabel Béatrix Clara Mary Magdalen de Forest (* 1902). Tiu ĉi geedzeco estis nuligita per dekreto de papo en la jaro 1902.

La dua lia edzino fariĝis Ethel Gerard, filino de William Cansfield Gerard, la dua barono Gerard. La geedziĝo okazis en la jaro 1904. El tiu ĉi geedzeco naskiĝis du filoj, Alaric de Forest (* 1905) kaj John Gerald de Forest (* 1907), kiuj pli poste akceptis titolojn de grafoj el Bendern. Ankaŭ tiu ĉi geedzeco finiĝis per divorco, nome en la jaro 1911 pro malfideleco de baronino kun pli juna viro jam en januaro de 1910.

Lia nepino Caroline de Bendern fariĝs viaĝo de pariza printempo de 1968, kiam ŝi estis sub la nomo Marianne de majo de 68 publikigita fotografio, sur kiu ŝi sidante sur la ŝultroj de pentristo Jean-Jacques Lebel svingas per vjetnama flago.[2] Pro tiu ĉi fotografio ŝi estis fare de Maŭrico Arnold de Forest senheredigita. Ŝia edzo estis saksofonisto Barney Wilen.[3]

Al eksteredzeca deveno de Maŭrico Arnold de Forest anonciĝis dana kantistino Emmelie de Forest, sed ĉar ŝi ne kapablis al sia aserto montri neniajn dokumentojn, ŝi ĉesis en sia merkatiko indiki tiun ĉi rakonton.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]