Maŭro Salernitano
Maŭro de Salerno (1130–1214) | ||
---|---|---|
Itala anatomo kaj kuracisto, lernanto de Matteo Plateario kaj profesoro de Gilles de Corbeil (1140–1224), kiu studis en la Primedicina Lernejo de Salerno (bildo).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1130 en Kalabrio, Italio | |
Morto | 1214 en Salerno, Italio | |
Alma mater | Universitato de Salerno | |
Profesio | ||
Okupo | universitata instruisto verkisto vd | |
Maŭro de Salerno (1130-1214) estis itala anatomo kaj medicina verkisto kiu estudis en la Primedicina Altlernejo de Salerno kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri urinoterapio krom aliaj. Egidio de Korbejo en lia verko "De laudibus compositorum medicaminum" raportas pri iu Urso el Kalabrio, kiu sugestas ke Maŭro venis el Kalabrio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis en Salerno (1150-1160) gvidata de Matteo Plateario kaj Petrus Musandinus, lernanto kaj sukcedanto de Bartolomeo de Salerno (floris 1150-1180). Maŭro de Salerno instruis medicinon en la lernejo de Salerno inter 1165 ĝis ĉirkaŭ 1200. Egidio de Korbejo duonkomprenigas ke li estis homo kun forta personeco, iu kiu konkeris la respekton de la kortegaj rondoj. Kune kun lia edzino Theodora (mortis 1239), ili havis du infanojn, Matteo kaj Giovanni, ambaŭ ankaŭ majstroj pri fiziko. La morto de Maŭro estas registrita en la nekrologo de la kunfrataro de Sankta Mateo, Salerno, en 1214.
Kune kun sia samtempulo, Urso de Kalabrio, Maŭro disvolvis medicinan edukadon en Salerno celante altstaran teorian sofistikaĵon, pli formalan karieron, kaj pli rigoran pedagogian metodologion, ĉefe per uzo de la "quaestio" (skolastikaj ekzercoj per kiuj la profesoroj pruvis la preparadon de la studentoj pri la temoj dezirataj). Maŭro estis tre fekunda aŭtoro, kiu dediĉis multe da atento al demandoj pri medicinaj semiotikoj, iu areo kiu transpasas la limojn inter la teoria medicino kaj la praktika medicino.
Sennombraj verkoj de Maŭro estis tradukitaj en la hebrean, kaj li estas la plej ofte menciata aŭtoro en la salerna lernejo de Vincento de Bovajso en lia verko "Speculum majus". La topiko kiu aparte altiris lin estis la naturo de la elementoj ("elementatum") kaj ĝiaj proprecoj, la nocion pri miksaĵo kaj aspekto, kaj la biologiaj fenomenoj kiuj devenas el tiuj konceptoj. La medio kaj la disvastigado de lia verkaro plenumis gravan rolon en la adaptado de la medicino el Salerno al la Skolastika kaj Aristotela medio de la naskiĝantaj universitatoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Liber de Phlebotomia, kiu enhavas gravan disputon pri hematoskopio aŭ diagnozo pri sangokondiĉoj.
- Articella, aŭ Ars medicina, kies tekstoj estas mallongaj enkondukaj primedicinaj verkoj verkita pro la uzo-facileco kaj rapida kompreno de studantoj kiuj ekmajstras la plej bazajn primedicinajn konceptojn.
- Aforismoj kaj prognozoj de Hipokrato kun komentoj de Galeno de Pergamo
- De urinis aŭ Regulae urinarum, ĉi-verko ĝuis grandan popularecon kaj estis tradukita en la italan
- De symptomatibus urinarum
- Urinae abbreviatae
- De febribus compositis
- De curatione equorum, traktaĵo pri bestokuracado
- Anatomia Mauri, unu el la plej antikvaj latinaj tekstoj pri anatomio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Medieval Science, Technology, and Medicine: An Encyclopedia
- A History of Medicine: Medieval medicine
- Practical Medicine from Salerno to the Black Death
- Routledge Revivals: Medieval Science, Technology and Medicine (2006)
- Taddeo Alderotti and His Pupils: Two Generations of Italian Medical Learning
- Personensuche
- A History of Balance, 1250-1375
- A Latin Technical Phlebotomy and Its Middle English Translation
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Petrus Musandinus (1120-1194)
- Matteo Plateario (1100-1161)
- Gilles de Corbeil (1140-1224)