Gilles de Corbeil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ægidius Corboliensis
(1140-1224)
"Carmina de vrinarum iudicijs", ilustraĵo de la verko, eldonita en 1515.
"Carmina de vrinarum iudicijs",
ilustraĵo de la verko,
eldonita en 1515.
Persona informo
Naskiĝo 1140
en Korbej, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 1224
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Parizo
Universitato de Montpellier
Medicina Altlernejo de Salerno
Profesio
Profesio kuracisto-verkisto • poeto • universitata profesoro • verkisto de nefikcio • anatomo • urologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Egidio de Korbejo (1140-1224) estis franca kuracisto kaj primedicina verkisto, reĝa kuracisto de Filipo la 2-a (1165-1223) kaj poeto. Li studis en la Medicina Lernejo de Salerno kaj Parizo kie li estis profesoro pri medicino. Liaj du ĉefaj verkoj estis poemoj kies titoloj estas "Pri urinoj" kaj "Pri pulsoj". Kvankam bazitaj sur du paralelaj tekstoj de la "Articella"[1] "Pri la urino" de Teophilus Protospatharius[2] kaj "Pri la pulso" de iu certa Filareto[3], la tekstoj de Egidio estas multe supera.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1160 la benediktano Pierre-Gilles de Corbeil ekiris al Salerno por studi medicinon en la renoma kaj prestiĝa lernejo pri medicino, riĉa je ties sennombraj arabaj tradukaĵoj, grekaj medicinaj traktaĵoj datitaj de la antikveco kaj tradukitaj latinen, krom la tradicioj de Galeno kaj Dioskorido. Reveninte al Francio, li enmatrikuliĝis en la ne malpli fama lernejo pri medicino de Montpeliero.

Revene al Parizo li okupas la katedron pri medicino en la universitato, prezentante la medicinajn sciencojn de la Lernejo de Salerno, komparata al tiu de Montpeliero en la empiriaj metodoj de Pierre Rigord.

Li fariĝis kanoniko en la Katedralo de Notredamo, en Parizo, kaj elektiĝis kiel reĝa kuracisto de Filipo Aŭgusto. En 1194 li denuncis la prirabon de la urbo Salerno farita de Henriko la 6-a. Li estis la unua eŭropa kuracisto kiu plenumis kompletan homan dissekcion.

Gentile da Foligno (1348) eldonis "De urinis" kun komentoj en Bazelo, en 1494. En 1506, en Liono, li publikigis la alian eldonon de la verko kun korektoj da Avenancio de Kamerino.[4]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Petrus Musandinus (1120-1195) kuracisto kaj profesoro de Egidio en la Medicina Lernejo de Salerno.
  • Romuald Guarna (1115-1182) ĉefepiskopo de Salerno
  • Pierre Rigord (1145-1209) franca kuracisto, kronikisto kaj historiisto
  • Guala Bicchieri (1150-1227) papa legato
  • Egidio de Parizo (1160-1224) franca poeto kaj episkopo de Tusculum
  • Filipo la 2-a (1165-1223)
  • Gilberto de Anglio (1180-1250)
  • Egido de Portugalio (1184-1265) profesoro pri medicino en Parizo.[7]
  • Petro Kantoro (1197) franca romkatolika teologo
  • Egidio de Romo (1243-1316)
  • Gentile da Foligno (1272-1348) itala doktoro pri medicino kiu studis en Padovo.
  • Egidio el Viterbo (1469-1532)
  • Pierre Pithou (1539-1596)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artiĉela estas titolo donita al kolekto da medicinaj traktaĵoj grupigitaj en unu solavolumo, kiu estis uzita kiel kompendio kaj referenca gvidlibro inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj.
  2. Theophilus Protospatharius, greka aŭtoro kiu vivis en la 7-a jarcento.
  3. Le livre des axiomes médicaux, Yûhannâ Ibn Mâsawayh
  4. Histoire litéraire de la France ou l'on traite de l'origine et du progres ...
  5. Dictionnaire historique de la médecine ancienne et moderne, ou, Précis de l ..., Jean-Eugène Dezeimeris
  6. Dictionnaire biographique des médecins en France au Moyen Age, Volume 2
  7. Dictionnaire biographique des médecins en France au Moyen Age, Volume 2