Gentile da Foligno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gentilis Fulginas Speculator
(1272-1348)
bildo de Ĝentile da Folinjo
bildo de Ĝentile da Folinjo
Persona informo
Naskiĝo 1272
en Foligno, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 28-a de junio 1348
en Peruĝo, Flago-de-Italio.svg Italio
Mortokialo pesto [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Alma mater Universitato de Padovo, Universitato de Bolonjo, Universitato de Peruĝo
Profesio
Profesio kuracisto • universitata profesoro • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ĝentile da Folinjo (1272-1348) estis itala kuracisto, humanisto, filozofo, kaj unu el la unuaj eŭropaj kuracistoj kiu plenumis dissekcon en homa estulo (1341), praktiko kiu longjare estis tabuo en la romiaj epokoj. Li estis edziĝinto kaj havis kvar infanojn: (Giacomo, Francesco, Ugolino kaj Roberto); du el ili iĝis kuracistoj.

Li studis medicinon en Bolonjo sub gvidado de Taddeo Alderotti, tiam plej granda medicina edukisto. Lia patro nomiĝis Gentile di Bartolo (Foligno, 1230 - Bolonjo, 1310). Lia rememoro estas strikte ligita al la solidareco elmontrita dum la periodo de la pesto, kiu forpelis multajn civitanojn el la urbo Peruĝo. Li restis prizorgante la malsanulojn kaj mortintojn, kaj eĉ iĝante viktimo de la viruso kiu post kelkaj tagoj kontaĝis lin.[1][2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li praktikis medicinon en Bolonjo ĝis 1322, poste li translokiĝis al Sieno kie li instruis en la universitato (ekde la 22-a de marto 1322 ĝis la 30-a de junio 1324) kaj provis starigi medicinan lernejon. Post tri jaroj (en la 28-a de decembro 1325) li troviĝis en Peruĝo kiel profesoro en la nova lernejo pri medicino.

Bildo de Gentile da Foligno kaj Aviceno

Tie li restis ĝis 1337 ĉar li estis invitita al Padovo (kie li restis ĝis 1345) de Ubertino la 1-a Carrara, lordo de Padovo kiu bezonis liajn medicinajn konojn (Ubertino estis malsana) kaj indikis lin kiel profesoro en la universitato. Pli malfrue li iĝis profesoro kaj civila kuracisto en Peruĝo, kie li restis ĝis la fino de sia vivo.

Pier Paolo Vergerio raportas pri la konsilo de Ĝentile al Ubertino pri la oportunokazo altigi la sciencan nivelon de la "Studio patavino", sendante kaj konservante en Parizo dekduon inter la plej bonaj studentoj pri medicino, kaj invitante dedkuon da parizaj studentoj al Padovo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]